Arvydas Sabonis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arvydas Sabonis
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1964 (1964-12-19) (59-jaraĝa)
en Kaŭno
Ŝtataneco SovetunioLitovio
Familio
Edz(in)o Ingrida Mikelionyt
Infanoj Domantas Sabonis • Tautvydas Sabonis
Okupo
Okupo basketbalisto
vdr

Arvydas Romas Sabonis [Pri tiu ĉi sono aŭskulti] (naskiĝis la 19-an de decembro 1964 en Kaŭno) estas litova korbopilkisto kaj entreprenisto. Per korpa aldo de 2,20 m kaj pezo de 132 kg li ludas en la teamocentra pozicio sub la korbo. Li konsideratas inter la plej bonaj litovaj kaj eŭropaj korbopilkistoj de ĉiuj tempoj. Kune kun Rimas Kurtinaitis kaj Šarūnas Marčiulionis li apartenas al la ora generacio de litovaj korbopilkistoj, kiuj ekde la komenco de la 1980-aj jaroj komence por la nacia korbopilka teamo de Sovetunio kaj ekde la jaro 1991 la nacia teamo de Litovio atingis multnombrajn sukcesojn. Interalie li kiel gvidanto de la litova korbopilka teamo gvidis sian teamon al ora medalo en la Somera Olimpiko 1988 en Seulo, kaj al bronzaj medaloj en la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono kaj en la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta.

Inter la jaroj 1981 kaj 1989 (komence 16-jara) li estis teamano de la klubo Žalgiris Kaunas kaj tiutempe la teamo interalie ekde 1985 tri fojojn sinsekve estis sovetunia korbopilka ĉampiono. Inter la jaroj 1989 kaj 1992 li estis profesia korbopilkisto en la hispana klubo Forum Valladolid kaj inter 1992 kaj 1995 en la ne nur futbale sed ankaŭ korbopilke sukcesa klubo Real Madrid. Ekde 1995 li laboris en la klubo Trail Blazers de Portland, Oregono, Usono. Reveninte al Litovio en 2003, li ankoraŭ unu jaron aktivis kiel teamano en la klubo Žalgiris Kaunas, kaj tiam aĉetis plimulton de la klubaj akcioj, kaj iĝis kluba prezidanto. Krome li ekde la jaro 1992 havas korbopilkan lernejon en Kaŭno kaj posedas plurajn vendejegojn. Li en Litovio havas altan reputacion kaj jam ofte la naciaj amaskomunikiloj semis onidirojn ke li iĝos nacia politikisto.

Li estas edzo de Ingrida Mikelionytė-Sabonienė, gajninto de nacia beleca konkurso "fraŭlino Litovio", kaj havas tri filojn kaj unu filinon.