Arĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri ilo uzata por sonorigi kordojn de arĉaj muzikiloj. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arko.
Arĉo de violonĉelo.

Arĉoarketo estas ilo uzata por ludi arĉajn muzikajn instrumentojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias kiam arĉo kaj arĉaj muzikiloj aperis, sed supozeble multe pli malfrue ol plukinstrumentoj. Oni eĉ ne scias kiu kaj kie ekhavis la ideon sonorigi kordomuzikilon pere de arĉo (kaj ankaŭ dua aĵo necesas, sen kio tio ne eblus: estas kolofono aŭ kolofonaĵo, rezino, kies nomo devenas de la helena urbo, en Malgrand-Azio, Kolofono). oni konjektas ke tiu uzo devenas el okcidenta Azio (la plej malnova bildo de arĉo trovatis sur muro de monaĥejo de Baŭit en Egipto konjekteble de la 6-a jarcento p.K.). En la araba lingvo la vorto por arĉo estas kamân, kiu estas persa, do persa origino verŝajnus. Kelkaj konjektas, ke la plej unua fonto estus Hindio, sed oni havas multajn Hindajn bildojn de kordmuzikiloj datiĝantaj de la unuaj jarcentoj, kaj neniu kun arĉo. Estas konjektita, ke la maŭroj kunportis ĝin en Hispanion dum la 8-a jarcento, kaj ke tio estas ties origino en Eŭropo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]