Askafedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grando de vostorano kompare al dekcendo.

La vostoranoj estas du specioj de ranoj en la genro Ascaphus,[1] nura taksono en la familio Askafedoj (Ascaphidae).[2] La "vosto" en la nomo estas fakte etendo de la maskla kloako. La vosto estas unu el du distingaj anatomiaj trajtoj kiuj adaptis la specion al la vivo en rapid-fluaj rojoj. Tiuj estas la nuraj nordamerikaj ranospeciojn kiuj reproduktiĝas pere de interna fekundigo.[3]

Ties scienca nomo signifas ‘sen ŝovelilo’, el la seniga prefikso a- kaj el la antikva greka skaphís (σκαφίς, ‘ŝovelilo’), reference al la metatarsa ŝovelilo, kiun tiuj ranoj ne havas.[4][5]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2001, la genro ŝajnis esti monotipa, ĉar la nura specio estis la vostorano (Ascaphus truei Stejneger, 1899). Tamen, en tiu jaro, Nielson, Lohman, kaj Sullivan publikigis pruvaron kiu suprenigis la Rokmontan vostoranon (Ascaphus montanus) el subspecio al sia propra specio.[6] Ekde tiam, la iama specio estis formale nomata Marborda vostorano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frost, Darrel R. (2013). Ascaphus Stejneger, 1899. Amphibian Species of the World 5.6, an Online Reference. American Museum of Natural History. Alirita 7a de Julio 2013.
  2. Frost, Darrel R. (2013). Ascaphidae Fejérváry, 1923. Amphibian Species of the World 5.6, an Online Reference. American Museum of Natural History. Alirita 7a de Julio 2013.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-11-19. Alirita 2017-02-06.
  4. σκαφίς. Liddell, Henry George; Scott, Robert; A Greek–English Lexicon ĉe la Perseus Project
  5. Dodd, C. Kenneth. (2013) Frogs of the United States and Canada 1. The Johns Hopkins University Press, p. 20. ISBN 978-1-4214-0633-6.
  6. (2001) “Phylogeography of the tailed frog (Ascaphus truei): Implications for the biogeography of the Pacific Northwest”, Evolution 55 (1), p. 147–160. doi:10.1111/j.0014-3820.2001.tb01280.x.  Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gissi, Carmela; Diego San Mauro; Graziano Pesole; Rafael Zardoya (Februaro 2006). "Mitochondrial phylogeny of Anura (Amphibia): A case study of congruent phylogenetic reconstruction using amino acid and nucleotide characters". Gene. 366 (2): 228–237. doi:10.1016/j.gene.2005.07.034. PMID 16307849.
  • Roelants, Kim; Franky Bossuyt (Februaro 2005). "Archaeobatrachian paraphyly and pangaean diversification of crown-group frogs". Systematic Biology. 54 (1): 111–126. doi:10.1080/10635150590905894. PMID 15805014.
  • San Mauro, Diego; Miguel Vences; Marina Alcobendas; Rafael Zardoya; Axel Meyer (Majo 2005). "Initial diversification of living amphibians predated the breakup of Pangaea" (PDF). American Naturalist. 165 (5): 590–599. doi:10.1086/429523. PMID 15795855.
  • Resumo el Zeiner et al. 1988 priskribanta vostoranojn Arkivigite je 2004-08-26 per la retarkivo Wayback Machine