Aspen (Koloradio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aspen
urbo de Usono • kantona sidejo
Administrado
Poŝtkodo 81611 • 81612
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 004  (2020) [+]
Loĝdenso 697 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 12′ N, 106° 49′ U (mapo)39.192222222222-106.82444444444Koordinatoj: 39° 12′ N, 106° 49′ U (mapo) [+]
Alto 2 405 m [+]
Areo 10,048074 km² ( 100 4.8 074 ha) [+]
Horzono montara horzono de Nordameriko [+]
Aspen (Koloradio)
Aspen (Koloradio)
DEC
Aspen
Aspen
Situo de Aspen
Aspen (Usono)
Aspen (Usono)
DEC
Aspen
Aspen
Situo de Aspen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aspen, Colorado [+]
vdr
Vido suda laŭlonge de Galena Street en urbokerno de Aspen, 2010. La skiejo de Aspen Monto estas en la fono.

Aspen estas Ŝtata Regomunicipo (home rule municipality), kantona sidejo kaj la plej loĝata municipo de la Kantono Pitkin, Koloradio, Usono.[1][2] Ĝi havis 6,658 loĝantojn laŭ la Usona Censo de 2010. Aspen estas situa en malproksima areo de la Roka Montaro nome sur montaroj Sawatch kaj Elk, laŭlonge de la rivero Roaring Fork je alto ĝuste sub 8,000 futoj (2,400 m) super marnivelo en la Okcidenta Deklivo, 11 meloj (18 km) okcidente de la Granda Amerika Akvodislimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita kiel minkampo de arĝento dum la epoko de la Koloradia Arĝentimpeto kaj poste nomita "Aspen" pro la abundo de aspen-arboj en la areo, le urbo enormiĝis dum la 1880-aj jaroj, nome sia unua jardeko de ekzistado. Tiu frua epoko finis ĉirkaŭ la ekonomia Paniko de 1893 kiu kondukis al falo de la arĝenta merkato, kaj la urbo suferis duon-jarcenton konata kiel la "trankvilaj jaroj" dum kiu tias loĝantaro senĉese malpliiĝis, atingante nadiron de malpli ol unu milo ĉirkaŭ 1930. La destino de Aspen ŝanĝis en la mezo de la 20a jarcento kiam la najbara Aspen Monto iĝis vintrosportejo, kaj la industriisto Walter Paepcke aĉetis multajn propraĵojn en la urbo kaj redisvastigis ilin. Nune la urbo estas hejmo de tri famaj institucioj: nome la Aspen Music Festival and School, la Aspen Institute, kaj la Aspen Center for Physics.[3]

Fine de la 20a jarcento, la urbo iĝis populara retirejo por famuloj. La gonzo ĵurnalisto Hunter S. Thompson laboris el hotelo de la urbokerno kaj kandidatis malsukcese por kantona ŝerifo. La kantisto John Denver verkis du kantojn pri Aspen post setliĝi tie. Ambaŭ el ili popularigis Aspen inter la kontraŭkultura junularo de la 1970-aj jaroj kiel ideala loko por loĝi, kaj la urbo plue kreskiĝis eĉ se ĝi akiris notindecon pri hedonismaj troigoj, partikulare pro drogo-kulturo.

Nuntempe al muzikistoj kaj kinfamuloj aliĝis korporaciaj estroj. Kiel rezulto de tiu influo de riĉeco, Aspen suferas unu el plej altaj niveloj de prezoj de tereno en Usono[4] kaj multaj mezklasanoj ne plu povas permesi al si loĝi tie. Ĝi restas populara turisma destinejo, kun subĉiela distrado en la najbara Nacia Arbaro Blanka Rivero kiu utilas kiel somera komplemento al la kvar skiejoj de la najbareco.

Historiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Find a County". National Association of Counties. Arkivita el la originalo en la 31a de Majo, 2011. [1] Alirita la 14an de Majo 2017.
  2. "Colorado County Seats". State of Colorado, Department of Public Health and Environment. [2] Alirita la 14an de Majo 2017.
  3. [3] Alirita la 14an de Majo 2017.
  4. Keates, Nancy (4a de Marto, 2011). "The Most Expensive Town in America". Wall Street Journal.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Berger, Bruce. The Complete Half-Aspenite WHO Press, 2005, ISBN 1-882426-22-3
  • Berger, Bruce. Music in the Mountains: The First Fifty Years of the Aspen Music Festival Johnson Books, 2001, ISBN 1-55566-311-7
  • Park, Lisa Sun-Hee. and David Naguib Pellow, eds. The Slums of Aspen: Immigrants vs. the Environment in America's Eden (New York University Press; 2011) 288 pages;
  • Rohrbough, Malcolm. Aspen: The History of a Silver Mining Town 1879–1893 Oxford University Press, 1988, ISBN 0-19-505428-8
  • Wentworth, Frank L. Aspen on the Roaring Fork, Sundance Publication, hardcover, ISBN 0-913582-15-8 (earlier editions exist), Wentworth lived in Aspen (1866–1942),

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]