Astarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Astartea)
Astarto
dio pri fekundeco • milita dio • greka dio
Informoj
Eble sama InanoAfroditoIŝtar • Ba‘alat Gebal
Sekso ina
Edzo/Edzino Baalo
Infanoj Melqart
vdr

AstartoAstartea (en fenica 𐤀‏𐤔‏𐤕‏𐤓‏𐤕‏ [ʔštrt], ʾAŝtart) estas la asimiligo fenic-kananea de diino mezopotamia kiu estis konata de sumeroj kiel Inano, de akadoj, asirianoj kaj babilonanoj kiel Iŝtar kaj de israelanoj kiel Astarot.

Moneroj reprezentataj Iŝtar.
Siriaka Astartea. 1877. Rossetti.

Ŝi reprezentis la kulton al la natura patrino, la vivo kaj la fekundeco, same kiel la elstarigo de amo kaj de volupto. Laŭlonge de la tempo, ĝi iĝis ankaŭ diino de milito kaj ricevis sangelverŝan adoradon fare de siaj sekvantoj. Ŝi estis fote reprezentata nuda aŭ apenaŭ kovrita per fajna zono, staranta sur leono.

Francisko Azorín faras detalan priskribon de Astartea jene:

Citaĵo
 Dia patrino-virgino adorita de pluraj antikvaj ŝemidaj popoloj, nomita Iŝtar de la fenicoj. Kiel la greka Afrodita naskiĝis de la maro, estis reprezentita per la luno k. simbolis la belecon, volupton, fruktiĝon. 

[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 24.