Astrud Gilberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astrud Gilberto
Astrud Gilberto, Amsterdam 1966
Astrud Gilberto, Amsterdam 1966
Persona informo
Naskonomo Astrud Evangelina Weinert
Aliaj nomoj Astrud Gilberto
Naskiĝo 29-an de marto 1940 (1940-03-29)
en Salvador de Bahio
Morto 5-an de junio 2023 (2023-06-05) (83-jaraĝa)
en Filadelfio
Lingvoj germanaitalaportugalaanglabrazilportugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Edz(in)o João Gilberto
Infano João Marcelo Gilberto
Parencoj Sofia Gilberto
Okupo
Okupo jazz singer • kantoverkistomuzikistokantisto
Verkoj The Girl from Ipanema
The Astrud Gilberto Album
TTT
Retejo http://www.astrudgilberto.com
vdr
Astrud Gilberto, 1970

Astrud Gilberto (n. 30-an de marto 1940 en Salvador de Bahio, Brazilo; m. 5-an de junio 2023) estis germandevena brazila kantistino kaj komponistino de ĵazo kaj popularmuziko latinamerik-stila (sambo kaj bosanovo), kiu loĝas en Usono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Astrud Gilberto naskiĝis en la subŝtato Bahio en Brazilo kiel filino de germana enmigrinto kaj brazila patrino je la nomo Astrud Evangelina Weinert. En la jaro 1947 ŝi transloĝiĝis kun sia familio al Rio-de-Ĵanejro. En 1959 ŝi geedziĝis kun la brazila muzikisto João Gilberto. Ŝi elmigris en 1963 al Usono, kie João Gilberto laboris ekde 1962. Ŝia unua kaj plej fama sonregistraĵo estas la kanto A Garota de Ipanema – The Girl from Ipanema sur la Verve-albumo Getz/Gilberto, kiu en 1963 disfamigis la bosanovon, ekestintan ekde 1958/59 en Brazilo ĉefe sub la influo de Antônio Carlos Jobim k. a. , en Usono kaj en la tuta mondo.

La geedzeco kun João Gilberto eksiĝis en 1964. Ŝi havas du filojn, Marcelo Gilberto kaj Gregory Lasorsa. Kun ĉi tiuj ŝi entreprenis en la 1990-aj jaroj la muzikeldonejon Gregmar Productions, Inc.. Astrud Gilberto retiriĝis en 2001 el la muziknegoco kaj ekde tiam sindediĉas al pentrado.

Valoro[redakti | redakti fonton]

Gilberto verkis multajn komonaĵojn kaj surdiskigis plej diversajn pecojn. Ŝi prezentis multajn koncertojn tutmonde. Ŝia voĉo limiĝas ene de okto, kio donas al ĝi malpasia-ĵazan sonkoloron.[1]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Je la Grammy-disdono de 1965 la albumo Getz/Gilberto ricevis la premion albumo de la jaro (ŝi kantis i. a. en The Girl from Ipanema, Corcovado). La sonregistraĵo The Girl from Ipanema ricevis je la sama disdonado la premionSonregistraĵo de la jaro, je kio la versio, kiun konis la usona publiko, estis tiu sen la kanto de João Gilberto, ĝi do konis nur la version kun la kantado de Astrud Gilberto kaj plimallongigitan version de la tenorsaksofona soloo de Stan Getz.

En 1992 ŝi ricevis la distingon Usona Latinidĵazo-Premio por la Vivo-Verkaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Stan Getz kaj Astrud Gilberto - Getz Au-Go-Go (Label Verve, 1964)
  • The Astrud Gilberto Album (Verve, 1964)
  • The Shadow of Your Smile (Verve, 1965)
  • Look to the Rainbow (Verve, 1965, The Gil Evans Orchestra)
  • Beach Samba (Verve, 1966)
  • A Certain Smile, a Certain Sadness kun Walter Wanderley (Verve, 1967)
  • Windy (Verve, 1968)
  • September 17, 1969 (Verve, 1969)
  • Gilberto Golden Japanese Album (Verve, 1969)
  • I Haven’t Got Anything Better to Do (Verve, 1970)
  • Astrud Gilberto with Stanley Turrentine (CTI, 1971)
  • Astrud Gilberto Now (Perception, 1972)
  • That Girl from Ipanema (Audio Fidelity, 1977)
  • Astrud Gilberto Plus James Last Orchestra (PolyGram, 1987 kaj Universal 2009)
  • Live in New York (Pony Canyon, 1996)
  • Temperance (Pony Canyon, 1997)
  • Jungle (Magya, 2002)

Filmmuziko[redakti | redakti fonton]

  • The Deadly Affair (Verve, 1965)

Sonregistraĵoj en albumoj de aliaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

  • Stan Getz kaj João Gilberto - Getz/Gilberto (Verve, 1963)
  • Shigeharu Mukai kaj Astrud Gilberto - So & So - Mukai Meets Gilberto (Denon, 1982)
  • Michael Franks - Passionfruit (Warner, 1983)
  • James Last - Plus (Album) (Polydor, 1986)
  • Étienne Daho - Eden (Album) (Virgin, 1996)
  • George Michael - Ladies and Gentleman - Best of George Michael (Sony, 1998)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Leonard Feather: The Encyclopedia of Jazz in the Sixties. Da Capo, Novjorko 1986, ISBN 978-0-306-80263-8 (Represaĵo de la eldono de 1966).
  • J. A. Tynan: Caught in the Act: Stan Getz – Astrud Gilberto, En: Down Beat. 31, n-ro 24, 1964, p. 35.
  • P. Welding: Astrud Gilberto/Stanley Turrentine (Review), En: Down Beat. 38, n-ro 20, 1971, p. 19.
  • G. Rava: The Lady from Ipanema. En: Jazz Magazine (Parizo). 323, 1983, p. 42.
  • C. Groome: The Girl from Ipanema’s a Lady Now. En: EAR: New Music News. 6/5–7/1, 1987, p. 13.
  • H. J. Rippert: Astrud Gilberto. En: Jazz-Podium. 39, n-ro 7–8, 1990, p. 55.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]