Ateneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ateneo, nomita laŭ la antikva lernejo fondita de la romia imperiestro Hadriano, estas la formala nomo de la ĉefa eduka pado de la nederlanda mezlernejo. Ĝi estas sesjara kurso kaj sukcesa trapaso permesas al la kandidato aliron en nederlanda universitato. Ĝi diferencas de ĝia kontraŭparto la Gimnazio ke ĝi ne enhavas la antikvajn lingvojn latina kaj greka. Tiu nomigo ene de la eduka sistemo estas uzata ankaŭ en Belgio.

Ateneo estas ankaŭ tre disvastigata vorto en diversaj landoj uzataj por kulturaj institucioj kiuj funkcias aparte de la regula eduksistemo regata de la ŝtataj niveloj, nome zorge de asocioj, sindikatoj, kulturaj kluboj ktp. Ekzemple ege prestiĝa Ateneo de Madrido kiu funkciigas bibliotekon, kunvenejoj, kursejoj ktp.

Laŭ Francisko Azorín ateneo estas Sanktejo de Atena. Kleriga institucio.[1]

Modernaj ateneoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 25.