Aurél Förster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurél Förster
Persona informo
Naskonomo Förster Aurél Zsigmond
Naskiĝo 9-an de julio 1876 (1876-07-09)
en Budapeŝto
Morto 7-an de julio 1962 (1962-07-07) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo klasika filologo
vdr

Aurél Förster, laŭ hungarlingve kutima nomordo Förster Aurél estis hungara filologo klasika, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1938).

Aurél Förster [1] naskiĝis la 9-an de julio 1876 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de julio 1962 en la sama urbo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aurél Förster frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Berlino. En 1902 li ekinstruis en gimnazio en Budapeŝto. Kelkfoje li studvojaĝis al eksterlando. En 1915 li instruis jam en universitato. En 1928 li ekinstruis en universitato en Szeged kaj samtempe li gvidis samloke filologian instituton. Inter 1928-1940 li redaktis fakrevuon Acta Sectio Philologica. En 1947 li emeritiĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A hexameter eredete (Origino de la heksametro) (1899)
  • Aristoteles: De anima libri III (1912)
  • Textkritische Betrachtungen zur Aristotelischen Schrift (1938)
  • Prolegomena metrica (1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]