Avenches

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Avenches (stacidomo).
Avenches
Blazono de Avenches
Blazono de Avenches
Blazono de Avenches
Historia malnova urbo
Historia malnova urbo
Historia malnova urbo
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 569656 / 192175 (mapo)46.887.0405555555556Koordinatoj: 46° 53′ N, 7° 2′ O; CH1903: 569656 / 192175 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4805 (2022)
Areo 17,54 km²
Alteco 480 m super marnivelo
Poŝtkodo 1580
Komunumkodo 5451
Mapo de Avenches
Mapo de Avenches
Mapo de Avenches
vdr

Avenches ([avɑ̃ʃ], en la regiona arpitana lingvo [aˈvɛ̃tsu])[1] estas komunumo en la distrikto Broye-Vully en kantono Vaŭdo en Svislando.

La iama germana nomo Wiflisburg dum la lastaj du jarcentoj falis en forgeson malgraŭ la proksimeco al la lingvolimo kaj hodiaŭ preskaŭ neniam estas uzata. Dum la romia epoko la tiama Aventicum estis la ĉefurbo de tiu provinvo la Helvetio kaj la plej grava urbo sur svisa teritorio (ĉ. 20 000 loĝantoj). Ĝi estas ĉe la transitvojo ekde la rivervalo de la Rodano trans Augusta Raurica al Ĝermanio.

La 1-an de julio 2006 la komunumo Donatyre estis unuigita kun Avenches.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Avenches situas je alteco de 480 m inter la distrikta ĉefurbo Payerne (10 km birdfluge) kaj Murten (8 km birdfluge). La mezepoka urbeto etendiĝas sur izolita monteto je la suda rando de la ebenaĵo de la rivero Broye, en la Svisa Mezlando sude de la Lago de Morato.

La areo de la 17.5 km² granda komunuma teritorio ampleksas sektoron de la Broye-ebenaĵo kaj de la apuda monteta tereno. La tutan nordan komunuman parton okupas la intense utiligata ebenaĵo de la malsupra Broye (alteco: 435 m), kiun trafluas ankaŭ la Arbogne. En la ekstrema nordokcidento, en la regiono de la nacia ĉevalbredejo, la tereno etendiĝas ĝis la kanaligita Broye. En la nordo al la komunuma teritorio apartenas ĉirkaŭ 1,5 km longa bendo ĉe la suda bordo de la Lago de Morato, je kio la enbuŝiĝo de la rivero Chandon formas la orientan limigon. Suden etendiĝas la teritorio en la glaciepoke transformita Friburgan molasan montetan terenon sur la altebenaĵo de Donatyre kaj Chafeirou (alteco 510 m). Ankaŭ la arbarokovrita montetĉeno Bois de Châtel, sur kiu estas l plej alta punkto de la komunumo (630 m) apartenas al Avenches. La okcidentan limigon parte formas la rivereto Ruisseau de Coppet. De la komunuma teritorio en 1997 estis 14 % setlejoj, 15 % arbaro kaj arbaretoj, 70 % al terkultivado kaj iomete malpli ol 1 % estis nekultivita .

Al Avenches apartenas la loko Donatyre (aleco 505 m) sur altebenaĵo norde de Bois de Châtel samkiel multnombraj unuopaj bienoj. Najbarkomunumoj de Avenches estas Constantine, Montmagny, Villars-le-Grand, Oleyres kaj Faoug en la kantono Vaŭdo samkiel Saint-Aubin FR, Domdidier, Misery-Courtion kaj Villarepos en Kantono Friburgo.

Romia urbo Aventicum[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ de la romia urbo Aventicum oni konservis resp. elfosis, restaŭris kaj konservis gravajn restaĵojn. Ĉe la orienta elirejo de la historia antikva urbo troviĝas la plej bone konserviĝinta Amfiteatro de Svisio. Super la ĉefa enirejo staras defendoturo el la 11-a jarcento. Sude de la iama Aventicum staras la romia teatro (Théâtre romain).

Pliaj gravaj postrestaĵoj konserviĝis je la templo de la Cigognioj, de la kapitolo, de la termoj kaj de la iama romia ĉirkaŭa muro. De la Cigognia-templo restis nur ĉirkaŭ 12 m alta kolono, sur kiu antaŭe nestis cikonioj, pro kio la templo ricevis sian nomon de la franca vorto cigogne (cikonio).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wulf Müller, Avenches VD (Avenches) en: Dictionnaire toponymique des communes suisses – Lexikon der schweizerischen Gemeindenamen – Dizionario toponomastico dei comuni svizzeri (DTS|LSG), Centre de dialectologie, Université de Neuchâtel, Verlag Huber, Frauenfeld/Stuttgart/Wien 2005, ISBN 3-7193-1308-5 und Éditions Payot, Lausanne 2005, ISBN 2-601-03336-3, p. 110f.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]