Aviamotornaja (stacio de Moskva metroo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Aviamotornaja (BKL Moskvo) kaj Aviamotornaja (stacio).

080

Aviamotornaja
ruse Авиамоторная
En halo
En halo
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Lefortovo (Sud-Orienta arondismento)
Geografia situo 55° 45′ 7″ N, 37° 43′ 10″ O (mapo)55.75194444444437.719444444444Koordinatoj: 55° 45′ 7″ N, 37° 43′ 10″ O (mapo)
Aviamotornaja (Moskvo)
Aviamotornaja (Moskvo)
DEC
Aviamotornaja
Aviamotornaja
Aviamotornaja
Situo de Aviamotornaja
Map
Aviamotornaja
Kajoj 1
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1979
Arkitektoj
  • A.Strelkov
  • V.Klokov
  • N.Demĉinskij
  • Ju.Kolesnikova
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Metroo de Moskvo
Kodo 082
Linio Kalininsko-Solncevskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Ŝosse Entuziastov Ploŝĉadj Iljiĉa
vdr

Aviamotornaja (ruse Авиамоторная, "Aviadmotora") estas stacio de la Metroo de Moskvo sur Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas inter stacioj Ŝosse Entuziastov kaj Ploŝĉadj Iljiĉa en orienta parto de Moskvo (distrikto Lefortovo). La stacio lokiĝas sub ŝoseo Entuziastov apud strato Aviamotornaja. Ĝia profundo estas 53 metroj. Arkitekturistoj estas A.Strelkov, V.Klokov, N.Demĉinskij, Ju.Kolesnikova. Inĝenieroj-konstruistoj estas Je.Barskij, I.Ĵukov, Ju.Muromcev, I.Ĉernjakova.

La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn. Eliri surteren al ŝoseo Entuziastov eblas per subtera vestiblo (entute estas 9 elirejoj).

La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:30-1:00.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Nomon "Aviamotornaja" ("Aviadmotora") ĝi ricevis de samnoma strato.

Ĝia projekta nomo estis "Novaja", same kiel nomiĝis proksima stacio de Moskva fervojo. En 1992 estis projekto pri alinomigo al "Lefortovo", tamen ne realigita.

Historio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita la 30-an de decembro 1979 en konsisto de linio "MarksistskajaNovogirejevo". Ĝi estis konstruata dum kelkaj jaroj kune kun tuta metrolinio.

Dekoro[redakti | redakti fonton]

Montrilo sub la plafono

Dekoro de Aviamotornaja estas dediĉita al konstruistoj de aviadaj moviloj (skulptisto Džems Bodnieks, Hajm Risin, pentristo A.Mosijĉuk).

La stacio estas dekorita helkolore. Ĝia planko estas farita el granito kun diversaj subtonoj de griza koloro, muroj estas kovritaj de hela marmoro. Ĉe elirejo en urbon estas metitaj arĝentkoloraj padeloj de aviadila helico. Kontraŭa muro de stacia halo estas kovrita de blanka polurita marmoro, sur ĝi troviĝas skulptaĵo (aŭtoro A.Mosijĉuk): metalaj folioj similas aerfluojn, inter kiuj ŝvebas Ikaro; apude estas flugantaj supren aviadiloj de diversaj jaroj kaj helicoj.

Volbo de halo estas dekorita per kupolo el orkoloraj kvarangulaj piramidetoj, simila al ŝvebanta magia flugtapiŝo. Inter piramidetoj situas malgrandaj lampoj.

Akcidentoj[redakti | redakti fonton]

Rulŝtuparo el la stacia halo
  • La 17-an de februaro 1982 tie okazis serioza akcidento de rulŝtuparo (malsupreniga linio disŝiriĝis kaj falis malsupren), pro kiu pereis 8 homoj kaj kelkaj dekoj estis vunditaj. La katastrofo preskaŭ ne estis priskribita en amaskomunikiloj (nur mallonga noto en gazeto "Vespera Moskvo" informanta nur pri fakto de akcidento kaj ekzistado de suferintoj); tio kaŭzis multajn onidirojn pri la okazaĵo inter loĝantoj vivantaj oriente de Moskvo. Pri la akcidento ĝis 1990-aj jaroj sciis malmultaj (eĉ moskvanoj)[1].
  • La 21-an de januaro 2010 unu homo falis sur trakojn kaj pereis[2]. La 8-an de junio 2012 okazis la sama situacio[3].
  • La 28-an de septembro 2012 la stacio estis evakuita pro fumo kaŭzita de kurta cirkvito en drataro de rulŝtuparo[4].

Mencioj en beletro[redakti | redakti fonton]

En rusa literaturo[redakti | redakti fonton]

La stacio menciitas en la romano de Sergej Kuznecov "Marmora paradizo" (ruse Мраморный рай[5]), en kiu nemultaj survivintaj homoj post la nuklea milito vivas en metroo.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ plano de konstruado de metroo Aviamotornaja fariĝos eko de nova radia metrolinio al Koĵuĥovo kaj ĝis Kotelniki (urbo en Moskva provinco apud Luberci).

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • Bolŝaja kolcevaja linio (stacio Aviamotornaja)
  • Aŭtobusoj: 59, 125, 730, 759, 805, 859.
  • Trolebusoj: 24, 45, 53.
  • Tramoj: 8, 12, 24, 32, 37, 46, 50.
  • Fervojo: haltejo "Aviamotornaja".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]