Azia Pokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azia Pokalo
internacia futbala konkurso inter naciaj teamoj
Komenco 1956 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Azia Pokalo estas futbala ĉampionado inter naciaj teamoj de Azio plus teamoj de Aŭstralio kaj Gvamo, organizitaj en la kontinenta konfederacio AFC de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia FIFA. Oficialaj lingvoj de la azia konfederacio estas la angla, araba, ĉina, hinda, japana, korea, persa kaj rusa, kaj sekve la ĉampionado oficiale nomiĝas Asian Cup kaj كأس آسيا kaj 亚足联亚洲杯 kaj एशियन कप kaj アジアカップ kaj 아시안컵 kaj جام ملت‌های آسیا kaj Кубок Азии по футболу - aparte diverslingva nomaro inter la diverskontinentaj konfederaciaj pokaloj de la internacia futbala federacio.

Ekorganizite en 1956, ĝi kutime okazas ĉiun kvaran jaron, nur inter 2004 kaj 2007 la ritmo estis nur trijara por kongruigi la ĉampionadon kun la alikontinentaj konfederaciaj ĉampionadoj de la federacio FIFA. La aktuale lasta ĉampionado en 2011 organiziĝis en Kataro kaj ĝin gajnis la japana nacia teamo de futbalo, kiu sekve jam kvar fojojn gajnis la turniron kaj estas la rekorda teamo tiurilate. La sekva ĉampionado en 2015 organiziĝos en Aŭstralio.