Aŭguristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auguristo kun kurbiĝinta bastono kaj birdo, ilustraĵo el la Nordisk familjebok

Aŭguristo aŭ birdoflug-divenisto estis romia oficisto, kiu devis diveni, ĉu planita entrepreno de la romia ŝtato aŭ de familiestro estus akceptota de la dioj. Li konatigis la volon de la dioj, kiun li eksciis el interpreto de la flugo kaj kriĉado de birdoj kaj aliaj bestoj (ekzemple ĉu ili flugis kune aŭ unuope, kiudirekten ili flugis, kaj kiajn kriojn ili faris dume). Alia speco de aŭgurado estas studi la intestojn de bestoj oferataj al la dioj: en antikva Romo la homoj kiuj tion faris, latine estis nomataj haruspices.

Aŭguristo ne estis pastro aŭ sacerdoto en strikta senco, ĉar li ne rajtis oferi al la dioj kaj ne plenumis tiucelan publikan oficon. Tamen ofte pastroj samtempe havis la oficon de aŭguristoj. La ekkonilo de aŭguristoj estis kurbiĝinta bastono.

La signo interpretata por antaŭvidi estontan okazaĵojn estas nomata aŭguro. El tio evoluis la pli larĝa signifo de "antaŭvido".

Aŭgurado gravis en multaj antikvaj socioj, inkluzive antikva Romo, kie ekzistis kolegio de la aŭguristoj. Laŭ la roma historiisto Tito Livio (VI. 41), "ĉio, ĉu dum milito ĉu dum paco, estis farata nur post aŭgurado". Pro tio la aŭguristoj havis grandan influon kaj la aŭgur-sistemo ekspluateblas por politikaj celoj. Aparte en la unua jarcento a.K., dum la jaroj inter la morto de Lucio Kornelio Sulao kaj tiu de Pompeo, okazis ke politikistoj foje uzis la pretekston de malbonaj aŭguroj por ripete prokrasti aŭ malpermesi ŝtatajn elektojn kaj gravajn politikajn decidojn.

Estis en Romo unue tri aŭguristoj, kiuj estis patricioj. En 300 a.K. oni pligrandigis la nombron al naŭ kaj permesis ke plebanoj iĝus aŭguristoj. Dum la 1-a jarcento a.K. Sulao denove pligrandigis la nombron al dek kvin kaj Julio Cezaro al dek ses. La aŭguristoj estis elektataj kaj servis dumvive. Eĉ se ili faris gravegajn krimojn, ili ne povis esti senpostenigataj. Krom aŭgurado por profeti la estontecon, ili rite inaŭguris urbojn kaj templojn.

Laŭ legendo aŭgurado gravis por la fondiĝo de Romo. Romulo kaj Remo alvenis al la monteto Palatino kaj malkonsentis pri tio, kie fondi la urbon: Romulo favoris la Palatinon, sed Remo la Aventinon. Ili atingis decidon per aŭgurado: Remo vidis ses vulturojn, Romulo dekdu, kaj pro tio Romulo venkis en la debato.

En aliaj antikvaj socioj ofte ne estis aparta grupo de aŭguristoj, kaj, aldone al birdflugoj kaj intestoj, oni ofte interpretis bestmovojn. En la keltaj landoj, kutime ĉiu sacerdoto aŭguris.

Aŭgurado okazas en la Iliado de Homero, kie la profeto Kalĥas (Κάλχας) estas la plej sperta aŭguristo de la grekoj.

La Biblio aludas al aŭgurado kaj aliaj rimedoj sortdiveni en la mezoriento, kaj ĝenerale malaprobas ilin. En Jeĥezkel 21:26 (aŭ 21:21 depende de la eldono) estas mencio de aŭgurado (per la studo de intestoj) fare de (aŭ farita por) la reĝo de Babilono.

Lingva noto[redakti | redakti fonton]

Aŭguro por la parolantoj de multaj etnaj lingvoj estas falsa amiko, ĉar en tiuj la vorto signifas la divenanton, do la personon, dum en Esperanto Aŭguro estas kaj signo interpretata por antaŭvidi estontan okazaĵon, kaj, figurasence, antaŭsigno. En Esperanto la persono estas aŭguristo, kaj la divenaĵo aŭ profetaĵo estas aŭguraĵo.