Aŭrelia Murego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭrelia Murego
remparoarkeologia lokonemoveblaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo Romia arkitekturo vd
Estiĝo 271
Lando Italio vd
Situo Romo
Situo
Geografia situo 41° 52′ 24″ N, 12° 29′ 56″ O (mapo)41.87329212.498955Koordinatoj: 41° 52′ 24″ N, 12° 29′ 56″ O (mapo)
Aŭrelia Murego (Romo)
Aŭrelia Murego (Romo)
DEC
Aŭrelia Murego
Aŭrelia Murego
Situo de Aŭrelia Murego
Map
Aŭrelia Murego
vdr
Aŭrelia Murego (perimetro).

La Aŭrelia Murego estas militista konstruaĵo por la defendo de la urbo Romo konstruigita de la imperiestro Aŭreliano. Ĝia origina longeco estis 19 kilometroj, sed en la nuntempo nur konserviĝas 12,5 kilometroj. La celo de ĝia konstruado estas la defendo de Romo el la invadoj barbaraj, kiuj ekiĝis ekde la jaro 271 p. K.

La tuta cirklo havis ĉirkaŭ 13,7 km². La muroj havas 3,5 metrojn da dikeco kaj 8 metrojn da alteco kun kvadrangula turoje ĉiu cent romiaj paŝoj (29, 6 metroj). Ili estas remodelitaj en la 5a jarcento, duobligante ĝian altecon, sub ordono de la generalo Stiliko, influhava homo de la Imperio en la epoko de Flavio Honorio. Ĝi havis sesangulan formon kaj entute havis 382 turojn, 7.020 krenelojn, 18 ĉefpordojn, 5 poternoj, 116 latrinojn kaj 2.066 eksterajn feestrojn.

En la jaro 2001, 400 metroj el la murego detruiĝis pro fortega ŝtormo, sed ili estis restaŭritaj kaj reinaŭguritaj en la jaro 2006.