Aŭstraliaj Alpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstraliaj Alpoj
montara sistemo [+]

LandoAŭstralio

Supermara alteco1 372 m [+]
Koordinatoj37° 0′ 0″ S, 148° 0′ 0″ O (mapo)-37148Koordinatoj: 37° 0′ 0″ S, 148° 0′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoMonto Kosciuszko [+]

Areo12 330 km² (1 233 000 ha)

Aŭstraliaj Alpoj (Viktorio)
Aŭstraliaj Alpoj (Viktorio)
DEC
Aŭstraliaj Alpoj
Aŭstraliaj Alpoj
Lokigo de Viktorio en Aŭstralio
Map
Aŭstraliaj Alpoj
Vikimedia Komunejo:  Australian Alps [+]
vdr

La Aŭstraliaj Alpoj estas la plej alta montarĉeno de kontinenta Aŭstralio. La montaro situas sudoriente de la lando kaj etendiĝas laŭlonge de la ŝtatoj Novsudkimrio kaj Viktorio. La Alpoj enhavas la nurajn montojn de la kontinenta teritorio kiu superas la 2000 metrojn super marnivelo, kaj kun la insulo Tasmanio estas la nura loko de la lando kie troveblas natura neĝo. La plej alta montopinto el la montaro estas la Monto Kosciuszko, kun 2228 metroj de alto super marnivelo.

Loko de la Aŭstraliaj Alpoj, ĉe la limo de la ŝtatoj de Nova Sudkimrio kaj Viktorio.

La montaro estas siavice parto de la Granda Disiganta Montaro, nome serio de montaroj kaj altebenaĵoj etendaj laŭlonge de pli ol 3000 kilometroj ekde la nordo de Kvinslando ĝis la kerno de Viktorio. Tiuj montaroj dividas la riverojn kaj rojojn kiuj elfluas en la orienta baseno de la Pacifika Oceano, el tiuj kiuj formas parton de internaj basenoj, kiaj tiuj de la rivero Murray.


Bildaro[redakti | redakti fonton]