Aŭtokodoj en Bulgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
aktuala aŭta licencplato el Bulgario
aŭta licencplato el la tempo kiam Bulgario ankoraŭ ne membris en la Eŭropa Unio

La aŭtokodaj licencplatoj de Bulgario komenciĝas per la mallongigo de la administra provinco (oblasto), en kiu registriĝis la aŭto. Ekde la jaro 1992 uziĝas nur literoj, kiuj ekzistas kaj en la cirila kaj la latina alfabetoj. Por tio parte enkondukiĝis novaj mallongigoj. La novaj eŭropaj licencplatoj, kiuj validas ekde la aliĝo de Bulgario al la Eŭropa Unio, maldekstre havas bluan strion, kies supro montras la 12 flavajn stelojn de la eŭropa flago, kaj sube la nacian kodon BG en blankaj literoj. Antaŭ la akceptiĝo de la lando en la Eŭropan Union, supre bildiĝis la flago de Bulgario. La aŭtokodo mem bildiĝas per nigraj literoj kaj ciferoj sur blanka fono, kaj sekvas la skemon P - #### XX (P = mallongigo de la provinco [unu aŭ du literoj], # = cifero, X = litero).

En la novaj mallongigoj la literoj havas parte la cirilan, parte la latinliteran son-valoron. Ekzemple en la kodo de Plovdiv, "PВ", la "P" estas latina, sed la "В" (prononcata "V") estas cirila.

Provizoraj licencplatoj komenciĝas per la literoj XX kaj havas blankan aŭtokodan skribaĵon sur helblua fono. Aŭtoj de diplomatoj havas aŭtokodon el blanka skribaĵo sur ruĝa fono, kiu komenciĝas per C , sekvate de kvar ciferoj, el kiuj la unuaj du indikas la devenan ŝtaton (ekzemple C - 0412 por Germanio). Licencplatoj de konsulejaj aŭtoj havas la komencajn literojn CC, kaj tiuj de teknikaj ambasadejaj dungitoj la komencajn literojn CT. Ankaŭ la bulgara armeo havas proprajn aŭtokodojn.

Mallongigoj de la provincoj (oblastoj)[redakti | redakti fonton]

geografia disdivido de la aktualaj provincaj mallongigoj

Ŝanĝitaj mallongigoj havas rozkoloran fonon:

mallongigo
ekde 1992
mallongigo
1985–1992
mallongigo
antaŭ 1985
provinco (oblasto) (bulgare)
A kaj AA Б Бс kaj Б Burgas Бургас
B В В Varna Варна
BH ВД Вд Vidin Видин
BP ВР Вр Vraca Враца
BT ВТ ВТ Veliko Tarnovo Велико Търново
C, CA kaj CB С kaj А Сф, С kaj А urbo Sofio София-град
CC СС Silistra Силистра
CH СЛ Сл Sliven Сливен
CM СМ См Smoljan Смолян
CO СО Сф kaj Со Sofio София
CT СЗ СтЗ kaj СЗ Stara Zagora Стара Загора
E БЛ Бл Blagoevgrad Благоевград
EB Г Гб kaj Г Gabrovo Габрово
EH ПЛ Пл Pleven Плевен
H Ш Шн, Ш Ŝumen Шумен
K КЖ kaj К Кж Karĝali Кърджали
KH КН Кн Kjustendil Кюстендил
M М Мх kaj М Montana
(antaŭe Miĥajlovgrad)
Монтана
(antaŭe Михайловград)
OB Л Лч, Л Loveĉ Ловеч
P Р Рс Ruse Русе
PA ПЗ Пз Pazarĝik Пазарджик
PB П Пд, П Plovdiv Пловдив
PK ПК Пк Pernik Перник
PP РЗ Рз Razgrad Разград
T Т Тщ, Т Targoviŝte Търговище
TX ТХ Тх Dobriĉ
(antaŭe Tolbuĥin)
Добрич
(antaŭe Толбухин)
X Х Хс, Х Ĥaskovo Хасково
У Я Яб, Я Jambol Ямбол
BA В В bulgara armeo Българска армия
CP ГЗ ГЗ civila protektoservo Гражданска защита