Aŭtonoma urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landoj kun almenaŭ unu Aŭtonoma Areo.

Aŭtonoma urbo estas tipo de administra divido.

Argentino[redakti | redakti fonton]

En Argentino, la artikolo 129 de la Argentina Konstitucio post ties reformo de 1994, havigis al la urbo Bonaero la rangon de ciudad autónoma (aŭtonoma urbo), kio havigas statuson egalecan al tiu de provinco, kaj tiele ĝi havas reprezentantojn en la Congreso de la Nación (ŝtata parlamento) krom propran administradon. Tamen Bonaero ne estas Provinco kaj kvankam ĝi ja havas aŭtonomecon, tiu estas limigita de la leĝaro fare de la Kongreso dum la ŝtata ĉefurbo estu ĝi, kio ne okazas ĉe la Provincoj. Nome ties aŭtonomeco estas derivata, kaj ne propra.

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Estas du urboj kun kompetentecoj superaj al tiuj de simpla municipo (eĉ de la ŝtata ĉefurbo Madrido mem) sed malaltaj al tiuj de aŭtonomaj komunumoj (ĉar ili ne havas proprajn parlamentojn). La aŭtonomaj urboj de Hispanio estas Sebto kaj Melilo, du eksklavoj situantaj ĉe la norda marbordo de Magrebo, nome ĉirkaŭitaj de Maroko.

Usono[redakti | redakti fonton]

En la ŝtato usona Virginio aŭtonoma urbo estas ento administra simila al tiu de kantono. Kiel ĉe la kantonoj, gravas administre kaj politike. Ekonomie la rango estas tre malalta.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Hamburgo, Bremeno kaj Berlino estas aŭtonomaj urboj de Germanio, kvnakm ili nomiĝas ŝtatoj (Länder) spite esti nur urboj (Freistaat).

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]