Aŭtoritatismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtoritatismo estas reĝimo de regado, karakterizata per forta centra potenco kaj limigitaj politikaj liberoj. La influa priskribo de aŭtoritatismo en 1964 fare de Juan Linz[1] karakterizis aŭtoritatismajn politikajn sistemojn per kvar kvalitoj:

  1. limigita politika plurismo; tio estas, tiaj reĝimoj metas limojn je politikaj institucioj kaj grupoj, kiaj leĝistaroj, politikaj partioj, kaj interesaj grupoj;
  2. rajto regi surbaza de emocio, precipe de identigado de la reĝimo kiel bezonita malbono por batali kontraŭ "facile rekonataj sociaj problemoj," kiaj subevoluintecopopolribelo;
  3. minimuma socia movebleco, plej ofte kaŭzita per limoj je la publiko, kia subpremado de politikaj kontraŭuloj kaj kontraŭreĝima aktiveco;
  4. neformale difinita ekzekutiva potenco, kun ofte malklaraj kaj ŝanĝantaj povoj.[2]

Precipe ekstrema formo de aŭtoritatismo estas totalismo.

Aŭtoritatismaj registaroj kaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

La kancelario de Engelbert Dollfuss en Aŭstrio enhavis multajn elementojn de aŭtoritatismo.
Francisco Franco, kaŭdilo de Hispanio de 1936 ĝis 1975, gvidis aŭtoritatisman reĝimon, kiu kontinuis ĝis lia morto kaj la Hispana transiro al demokratio.

Linz distingis novajn formojn de aŭtoritatismo disde personismaj diktaturoj kaj totalismaj ŝtatoj, uzante la diktaturon de Francisco Franco kiel ekzemplon. Malsame de personismaj diktaturoj, novaj formoj de aŭtoritatismo havas instituciigitan reprezentadon de diversaj aktoroj (en Hispanio tiuj inkludis la militistaron, la Katolikan Eklezion, la Falangon, monarkiistojn, teknokratojn kaj aliaj); malsame de totalismaj ŝtatoj, la reĝimo dependas de pasiva amasakcepto anstataŭ popola subteno.[3]

Diversaj subspecoj de aŭtoritatismaj reĝimoj estas identigitaj de Linz kaj aliaj.[4] Linz identis la du plej bazajn subspecojn kiel tradiciaj aŭtoritatismaj reĝimoj kaj burokrat-militaj aŭtoritatismaj reĝimoj:

  • Tradiciaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj, en kiuj la potenco de "la reganta aŭtoritato (ordinare unu persono)" estas tenata "per kombinaĵo de apelacioj al tradicia legitimeco, patron-klientaj ligoj, kaj subpremado, plenumita de aparato ligata al la reganta aŭtoritato per persona fidelo."[4]
  • Burokrat-militaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj "regataj de koalicio de militaj oficiroj kaj teknokratoj, kiuj agas pragmate (anstataŭ ideologie) inter la limoj de sia burokrata mensostato.[4] Mark J. Gasiorowski sugestas, ke estas plej bone distingi "simplajn militajn aŭtoritatismajn reĝimojn" disde "burokrataj aŭtoritatismaj reĝimoj" en kiuj "potenca grupo de teknokratoj uzas la stat-aparaton por klopodi raciecigi kaj evoluigi la ekonomion," kia Sud-Koreio sub Park JungHee.[4]

Linz identis ankaŭ tri aliajn subspecojn de aŭtoritata reĝimo: korporaciismoorganik-ŝtatismo, rasa aŭ etna "demokratio" kaj post-totalismo.[4]

  • Korporaciismaj aŭtoritataj reĝimoj "estas tiuj, en kiuj korporaciismaj institucioj estas vaste uzataj de la ŝtato por koopti kaj malmobilizi potencajn interesajn gropojn"; tiu speco estas plej vaste studita en Latin-Ameriko.[4]
  • Rasaj kaj etnaj "demokratioj" estas tiuj, en kiuj "iuj rasaj aŭ etnaj grupoj profitas plenajn demokratiajn rajtojn dum tiuj rajtoj en aliaj grupoj estas grandparte aŭ tute negataj," ekzemple Sud-Afriko sub apartismo.[4]
  • Post-totalismaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj, en kiuj totalismaj institucioj (ekzemple la partio, kaŝpolico kaj ŝtat-regata amasmedio) restas, sed kie "ideologia ortodoksio falis favore de rutinigado, subpremado falis, la plej alta estraro de la ŝtato estas malpli personisma kaj pli sekura, kaj la nivelo de amasmobilizado signife falis."[4] Ekzemploj inkludas la Sovetuniaj Orientblokaj ŝtatoj en la mezaj 1980-aj jaroj.[4]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas neniu konsenta difino de aŭtoritatismo, sed oni provas plurajn jarajn mezuradojn, inkluzive de la jara raporto Freedom in the World de Freedom House. Iuj landoj kiel ekzemple Venezuelo, inter aliaj, kiuj estas nuntempe aŭ historie agnoskitaj kiel aŭtoritatemaj, ne fariĝis aŭtoritatemaj post la preno de la potenco aŭ ŝanĝis inter aŭtoritatema, mankhava aŭ neliberal-demokrata reĝimo. La tempoperiodo reflektas ilian tempon en potenco prefere ol la jaroj kiam ili estis aŭtoritatemaj registaroj. Iuj landoj kiel Ĉinio kaj faŝismaj reĝimoj ankaŭ estas karakterizitaj kiel totalismaj, kun iuj periodoj prezentitaj kiel pli aŭtoritatemaj aŭ totalismaj ol aliaj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Sekvas ne-ĝisfunda listo de ekzemploj de ŝtatoj, kiuj nuntempe aŭ ofte estas karakterizitaj kiel aŭtoritatemaj. la listo estas ĝisdatigita je majo 2021.

Ŝtato tempo-periodo ekde la nuna reganta grupo aŭ persono Notoj kaj Referencoj
Angolo 1975– Popola Movado por la Liberigo de Angolo
Azerbajĝano 1993– Nova Azerbajĝana Partio
Barejno 1746– Khalifa Familio
Belorusio 1994– Aljaksander Lukaŝenko
Burundo 2005– CNDD– FDD
Kamboĝo 1985– Hun Sen
Kameruno 1982– Paul Biya
Ĉinio 1949– Komunista Partio de Ĉinio "Iuj fakuloj konsideris la ĉinan sistemon "fragmenta aŭtoritatismo" (Lieberthal), "intertraktita ŝtato" aŭ "konsulta aŭtoritatema reĝimo"". Laŭ esplorado de John Kennedy et al. (2018), ĉinaj civitanoj kun supera edukado emas malpli partopreni en lokaj elektoj kaj havas pli malaltajn nivelojn de demokratiaj valoroj kompare kun tiuj kun nur deviga edukado.
Kongo Respubliko 1979– Denis Sassou Nguesso
Kubo 1959– Komunista Partio de Kubo
Egiptio 2014– Abdel Fattah el-Sisi
Ekvatora Gvineo 1979– Teodoro Obiang Nguema Mbasogo
Eritreo 1993– Isaias Afwerki
Gabono 1961– Gabona Demokrata Partio
Hungario 2010– Viktor Orbán and Fidesz Ĝi lastatempe moviĝis pli al senliberalismo.
Irano 1981– Ruhollah Khomeini and Ali Khamenei Linz skribis en 2000, ke "malfacilas enigi la iranan reĝimon en la ekzistantan tipologion, ĉar ĝi kombinas la ideologian kliniĝon de totalismo kun la limigita plurismo de aŭtoritatismo kaj okazigas regulajn elektojn en kiuj oficantoj kaj kandidatoj rekomendantaj malsamajn politikojn ofte estas venkitaj ".
Jordanio 1946– Haŝemida Familio
Kazaĥio 1990– Nur Otan
Laoso 1975– Laosa Popola Revolucia Partio
Moroko 1957– Alaouite dynastio
Montenegro 1990– Demokrata Partio de Socialistoj sub Milo Đukanović
Myanmar 2016– Nacia Ligo por Demokratio kaj Min Aung Hlaing
Nicaragvo 2007– Daniel Ortega
Nord-Koreio 1947– Kim-dinastio kaj la Korea Laborista Partio
Omano 1970– Al Said familio
Palestino 1964– Palestina Liberiga Organizo
2006– Hamas
Pollando 2015– Juro kaj Justeco Ĝi lastatempe moviĝis pli al senliberalismo.
Kataro 1971– Thani Familio
Rusia Federacio 1999– Unueca Rusio sub Vladimir Putin Havas aŭtoritatemajn tendencojn kaj iuj estas priskribitaj kiel "vere miksaĵo de aŭtoritatismo kaj administrata demokratio" (vidu Putinismon por pli).
Ruando 2000– Paul Kagame
Sauda Arabio 1744– Sauda Familio
Serbio 2012– Serba Progresa Partio

sub Aleksandar Vučić

Sud- Sudano 2011– Movado de Sudana Popola Liberigo sub Salva Kiir Mayardit
Respublika Srpska 2006– Milorad Dodik
Sirio 1963– Baazo partia reĝimo kaj familio al-Assad
Taĝikio 1994– Emomalii Raĥmon
Tajlando 2014– Reĝo Maha Vajiralongkorn kaj ĉefministro Prayut Chan-o-cha Renversis la demokratie elektitan registaron de Yingluck Ĉinaŭat en milita puĉo kaj instalis militan estraron por kontroli la regadon de Tajlando.
Turkio 2003– Partio de Justeco kaj Disvolviĝo sub Recep Tayyip Erdogan Priskribita kiel "konkurenciva aŭtoritatema reĝimo".
Turkmenio 1991– Demokrata Partio de Turkmenio
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 1972– Reĝaj familioj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Ugando 1964– Yoweri Museveni
Uzbekio 1989– Uzbekia Liberala Demokrata Partio
Venezuelo 1999– Unuiĝinta Socialista Partio de Venezuelo sub Hugo Chávez kaj Nicolás Maduro
Vjetnamio 1976– Vjetnama Komunista Partio
Zimbabvo 1980– ZANU-PF

Historiaj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Shorten, Modernism and Totalitarianism: Rethinking the Intellectual Sources of Nazism and Stalinism, 1945 to the Present (Palgrave Macmillan, 2012), p. 256 (note 67).
  2. Gretchen Casper, Fragile Democracies: The Legacies of Authoritarian Rule, p. 40-50 (citing Linz 1964).
  3. Todd Landman, Studying Human Rights (Routledge, 2003), p. 71 (citante Linz 1964 kaj aliaj).
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 Mark J. Gasiorowski, The Political Regimes Project, en On Measuring Democracy: Its Consequences and Concomitants (ed. Alex Inketes), 2006, p. 110-11.