Aŭtovojo Rosario-Kordobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
AU 9 Rosario-Kordobo ĉe la km 365 el la ponto sude de la urbo Cañada de Gómez.

La Aŭtovojo Rosario-Kordobo, AU 9Autopista Córdoba-Rosario aŭ ankaŭ Autopista Rosario-Córdoba «Ernesto Guevara», estas rapida ŝoseo durela ĉiudirekte, kiu etendas proksimume paralele je ĉirkaŭ 2 al 4 km de la Nacia Ŝoseo 9. Ĝi ligas la urbojn Rosario en la Provinco Santa Fe kaj Kordobo en la provinco samnoma.

La aŭtovojo konstituas la ĉefan akson de la vojreto plej grava el Argentino pro la pampa situacio de la zono kie ĝi troviĝas, konekte kun la AU Kordobo-Carlos Paz, la AU Bonaero-Rosario kaj la AU 2 la interurban vojaron plej gravan de la lando, kie troviĝas la urboj Villa Carlos Paz, Kordobo, Rosario, Bonaero kaj Mar del Plata.

La verko, kiu estis projektita komence de la 1970-aj jaroj, estis haltigita pli ol 20 jaroj. La unuaj aroj inaŭguriĝis meze de la 1990-aj jaroj, kaj poste ĝi iĝis denove haltigita. Fine de la 1990-aj jaroj inaŭguriĝis du novaj aroj, nome Rosario-Roldán kaj Kordobo-Pilar kio pliigis la veturadan fluon. Por 2008, estis konstruitaj nur totale 100 km (Kordobo - Pilar kaj Rosario - Carcarañá), el la 400 necesaj. Entrepreno estis kontraktita por tiu verko.[1] La aŭtovojo inaŭguriĝis la 22an de decembro de 2010.

Itinero[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Presidencia de la Nación Argentina, 2010, Características de la Autopista Rosario-Córdoba http://www.casarosada.gov.ar/index.php?option=com_content&task=view&id=7946 Bonaero, Argentino, presidencia.gob.ar, alirita la 16an de januaro de 2010.