Aŭtuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu el ĝiaj ĉefaj trajtoj en temperitaj klimatoj estas la okulfrapa ŝanĝo de koloro por la folioj de foliarboj dum ili prepariĝas por deĵeti.
Asparagacoj anoncas la alvenon de aŭtuno

Aŭtuno estas ĝenerale modera sezono inter la somero kaj la vintro. Astronomie, ĝi komencas dum la aŭtuna ekvinokso (la 23-a de septembro sur la norda hemisfero kaj la 21-a de marto sur la suda hemisfero). Ĝi finiĝas dum la vintra solstico (la 21-a de decembro sur la norda kaj la 21-a de junio en la suda).

Ofte, precipe en poezio, oni asociigas aŭtunon kun melankolio, maljuniĝo kaj morto, sed ankaŭ kun matureco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri aŭtuno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Li tremas kiel aŭtuna folio. 
  • Citaĵo
     Printempo semas, aŭtuno rikoltas. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-17.