Babelsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Babelsberg
kastelo Babelsberg distance trans la apuda lago
kastelo Babelsberg distance trans la apuda lago
kastelo Babelsberg distance trans la apuda lago
urbodistrikto
Administrado
Poŝtkodo 14482
Demografio
Geografio
Geografia situo 52° 24′ N, 13° 6′ O (mapo)52.413.1Koordinatoj: 52° 24′ N, 13° 6′ O (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Areo 9,7 km² ( 970 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Babelsberg (Brandenburgio)
Babelsberg (Brandenburgio)
DEC
Babelsberg
Babelsberg
Situo de Babelsberg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Potsdam-Babelsberg [+]
vdr
... kaj pli detale

Babelsberg estas la plej granda urboparto de Pocdamo, la ĉefurbo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. Ene de Pocdamo, la urboparto situas en la orienta parto, kaj senpere limas al la sukokcidenta parto de Berlino: du longaj kaj mallarĝaj lagoj, kiuj preskaŭ ŝajnas kvazaŭ rivero, dividas ĝin de la berlina urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf.

mogola filmscenejo en la "filmprodukta urbo" Medienstadt Babelsberg

Tutmonde la urboparta nomo estas sinonimo por la "filmprodukta urbo" Medienstadt Babelsberg, areo ene de la urboparto, en kiu situas la historia filmproduktejo de la kompanioj UFA ekde 1917 (posedaĵo de la nazia partio NSDAP ekde 1933) kaj DEFA (ŝtata posedaĵo de GDR) ekde 1945. Krome en la areo situas la televida kaj radia korporacio RBB, parto de la tutnacia televida kaj radia korporacio ARD, la filma universitato Konrad Wolf, la lernejo Babelsberger Filmgymnasium (BFG) kaj multaj pliaj institucioj kaj entreprenoj amaskomunikilaj. Historia vidindaĵo aldone estas vasta (ĝis 1918 imperiestra) parko kun la tiea kastelo Babelsberg, la urboparta kerno, kiu ĝis 1938 havis la nomon Nowawes, kaj pliaj historiaj konstruaĵoj, aparte en vilaa kvartalo konstruita ekde 1871.