Baidu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baidu
negoco • interreta serĉilo • entrepreno • publika kompanio • online community vd
Dum januaro 2000 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Robin Li vd
Lando Popola Respubliko Ĉinio
Dungitoj 5 500
Agokampo programaro • interreta serĉilo
ISIN-kodo US0567521085
filiaj kompanioj IQiyi vd
Posedataj kompanioj Baidu Baike • Baidu Tieba • Baidu Maps • Baidu Knows • Baidu Scholar vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Emblemo de la kompanio

Baidu (ĉine: 百度, bǎidù, Esperantigite Bajduo) estas ĉina interreta serĉilo. La aparteco estas la eblo serĉi mp3-dosierojn. Laŭ statistiko de Alexa Internet, Baidu estas nuntempe unu el la dek plej ofte vizitataj TTT-ejoj.[1]

Ekde la 5-a de aŭgusto 2005 Baidu estas notita ĉe borso. La entrepreno Guglo havas 2,6 % de la akcioj de Baidu.

Fondita de Yanhong Li (李彦宏) en januaro 2000 en Pekino, Baidu rapide fariĝis la plej sukcesa ĉina serĉilo. Unu el ĝiaj frapfrazoj estas: Baidu pli bone scipovas la ĉinan ol Guglo.

Cenzuro[redakti | redakti fonton]

Kunlaborado inter Baidu kaj ĉinaj oficoj daŭre akuzigis la serĉilon partopreni la ŝtatan cenzuron. Tiel Raportistoj sen limoj riproĉas al la entrepreno la sisteman filtradon de enhavoj subversivaj. [2]

Baike[redakti | redakti fonton]

Baidu Baike (ĉine: 百度百科, bǎidù bǎikē) estas nova projekto de la serĉilo por starigi enciklopedion, similan al vikipedio, sed kun nur registritaj membroj. Ŝanĝoj estas validigotaj de kontrolisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]