Balgobuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balgobuso de Ikarus Tipo 280 en Kattowitz, Pollando
dubalga buso

La balgobuso (aŭtobuso kun balgo (PIV)), trajn-buso (Esperanta Bildvortaro), artika aŭtobuso estas aŭtobusotrolebuso, kiu estis konstruita kiel artika veturilo kaj tiel uzeblas eĉ dum kurbiĝo en malvastajn stratojn.

La balgobuso konsistas el du- aŭ triaksa antaŭa parto, kiun ligas artiko kun balgo al posta parto (remorko, se temas pri trenata parto). Ĝi estas ĝenerale ĉ. 18 metrojn longa, kompare al simplaj busoj kun 11-14 metroj. Dubalgaj busoj longas eĉ 25 m.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence (1920-aj jaroj) oni uzis apartan remorkon, trenata de la aŭtobuso por pli bone eluzi kapaciton de la aŭtobuso. Tion oni poste ŝanĝis al la pli sekura balgobuso en la 1960-aj jaroj, komence ĝin produktis la hungara aŭtobusa produkta firmao Ikarus kaj General Motors ("XMC 77").