Ballesteros de Calatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ballesteros de Calatrava
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13432
Retpaĝaro [www.ballesterosdecalatrava.es]
Politiko
Urbestro Juan Carlos Moraleda Herrera
Demografio
Loĝantaro 491  (2010)
Loĝdenso 8,49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 50′ N, 3° 57′ U (mapo)38.837222222222-3.9433333333333Koordinatoj: 38° 50′ N, 3° 57′ U (mapo) [+]
Alto 610 m [+]
Areo 57,83 km² (5 783 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Ballesteros de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
Ballesteros de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
DEC
Ballesteros de Calatrava
Ballesteros de Calatrava
Situo de Ballesteros de Calatrava
Ballesteros de Calatrava (Hispanio)
Ballesteros de Calatrava (Hispanio)
DEC
Ballesteros de Calatrava
Ballesteros de Calatrava
Situo de Ballesteros de Calatrava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ballesteros de Calatrava [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Ballesteros de Calatrava [bajestEros de kalatrAva] (Arbalestistoj de Kalatrava) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas ballesteranos. La censita populacio en 2010 estis de 491 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,49 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Ballesteros de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 610 m; je 20 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 57.83 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°50′14″ N 3°56′36″ Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Servoj, dormurbo por ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la vilaĝo estas ligata al tiu de la Ordeno de Kalatrava, kiu posedis la teritorion post la konkero al la islamanoj. Krome ĝi estis sufiĉe proksima al la ununura reĝurbo nome Ciudad Real kiu konfliktis kontraŭ la ordeno kaj inverse.

En ĝia municipa teritorio estas oftaj la arkeologiaj spuroj kiuj akreditas la loĝadon de ties teroj de la bronzepoko. Pluraj estas la detektitaj kaj konitaj kuŝejoj kvankam neniam oni procedis al metodaj elfosaĵoj kiujn ties intereso postulas.

De romia epoko oni trovis monerojn de diversaj municipoj hispan-romiaj, multaj el kiuj kiam oni elfosis la fundamentojn de la ermitejo de San Bartolomé, situa malantaŭ la aktuala tombejo. Inter la plej legeblaj estas de Clunia kaj de Calagurris (Calahorra). ALiaj troviĝis en la loko nome Halconera (falkejo) kaj ekstermurega de la vilaĝo ĉe Paluzar. Estas restoj ankaŭ en Castillejo (kasteleto), monteto Lucero, roko Miradero (rigardejo), kaj Hituro.

En la Rilatoj Topografiaj de Filipo la 2-a de 1575 oni faras mencion de la malnovaj konstruaĵoj kiuj en la teritorio estas: nome Castillar, Roko la Rigardejo kaj Hituro, kiuj havas signalojn ke en aliaj tempoj estis gvatejoj. Ballesteros, kiel la tuta zono de Kalatrava, apartenis al la Kalifejo de Kordovo, pasante poste al dependo en la 11a jarcento de Toledo, Kaj kristaniĝo okazis en la 12a jarcento kun la rekonkero. Eble tie estis ne nur la Ordeno de Kalatrava sed ankaŭ aliaj militaj fortoj, al kiuj aludus la nomo de la vilaĝo kaj la simboloj de arbarlestoj kaj en la blazono kaj en la flago apud la kruco de Kalatrava.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Nuestra Sra. la Virgen de la Consolación, konstruaĵo ununava kun absido poligona, kio estas la unika resto kiu konserviĝas de la prakonstruaĵo, kiu kolapsis en 1861. Estas interesa la platereska enirpordego dekoraciata per medalionoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, candelieri kaj arko, nome praelemento. En interno konserviĝas restoj de kasonaro probable de stilo de mudeĥaroj.
  • Ermitejo de Beato San Fernando de Ayala ĉe la strato Real
  • Palaco de la Serna, nuna hotelo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]