Bangva arbustosilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bangva arbustosilvio
Bangva arbustosilvio
Bangva arbustosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. bangwaensis'
Bradypterus bangwaensis
(Delacour, 1943)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bangva arbustosilvio (Bradypterus bangwaensis) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio. Tiu ĉi troviĝas en Kameruno kaj Niĝerio. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj aŭ altaltitudaj arbustaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo pro arbarklarigado, por agrikulturo aŭ brutbredado kaj ankaŭ por lignoproduktado.

Ĝi estas birdo de densa subkreskaĵaro en malgrandaj makuloj de montarbaroj, arbarbordoj, duarangaj arbaroj kaj makiso sub kanopeo de malferma arbaro. Ĝi ĉeestas kutime je 1,600-2,300 m en Niĝerio kaj 1,900-2,950 m en Kameruno. Oni supozas, ke ĝi manĝas etajn senvertebrulojn, ĉegrunde en densa plantaro. Ili nestumas en oktobro al novembro, eventuale ankaŭ en marto al aprilo en Kameruno.

Bradypterus cinnamomeus bangwaensis (Delacour, 1943, Bangwa, nordokcidenta Kameruno) estas foje konsiderata unu specio kaj foje du. Probable estas parto de la superspecio formata de B. cinnamomeus kaj B. barratti; iame konsiderata samspecifa kun la unua kaj foje ankaŭ traktata kiel raso de B. lopezi pro simileco en voĉo, sed diferenciĝas pro habitatoprefero kaj vosta morfologio (finplumoj pli larĝaj, ne mallarĝaj). La kvar specioj formas grupon de similaj afrotropisaj specioj de arbaroj kaj arbarbordoj. La birdoj de la Monto Oku povus reprezenti distingan rason. La formo priskribita kiel “Bradypterus mariae manengubae” (Monto Manenguba, Kameruno), kvankam teorie apartenanta al B. lopezi, estas probable varianto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]