Banko Mediĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banko Mediĉo
bankonegoco vd
Dum 1397 - 1499
Fondintoj Giovanni di Bicci de' Medici vd
Sidejo Florenco
Lando Respubliko Florenco
Posedata de MediĉojGiovanni di Bicci de' Medici vd
vdr

La banko Mediĉo (1397 - 1494) estis la plej grava kaj plej respektita banko de Eŭropo dum la 15-a jarcento. Laŭ taksoj de pluraj historiistoj, la familio Mediĉo estis dum certa periodo la plej riĉa familio de Eŭropo. Danke al tiu financa potenco, la familio akiris politikan potencon, unue en Florenco kaj poste en Italio kaj Eŭropo.

Giovanni di Bicci de' Medici estis la unua membro de la familio Mediĉo, kiu entreprenis sendependan bankan karieron. Kvankam li estis sufiĉe potenca, la Mediĉoj ne fariĝis la veraj, neoficialaj estroj de Florenco antaŭ la alveno de Kosimo de Mediĉo en 1434.