Banks-pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Banks-pino
Juna Banks-pino
Juna Banks-pino
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus banksiana
Lamb.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Banks-pino [1] (Pinus banksiana) estas pino kiu havas indiĝenan arealon en Kanado oriente de Rokmontaro de Nordokcidentaj Teritorioj ĝis Nov-Skotujo, kaj en la nordoriento de Usono de Minesoto ĝis Majno, kun la plej suda parto de la arealo ĵus en nordokcidenta Indiano. En la malproksima okcidento de ĝia arealo, ĝi hibridiĝas facile kun la parenca tordopino (P. contorta). Banks-pinaj strobiloj estas kutime 5 centimetrojn longaj kaj kurbaj ĉe la pinto [2]. La scienca specionomo Banksiana rilatas al la angla botanikisto Joseph Banks[3].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Foliaro.
Fermitaj, maturaj strobiloj.

Tiuj nearktisaj pinoj atingas altecojn inter 9–22 m. Iuj pinarboj estas arbed-grandaj, pro malbonaj kreskado-kondiĉoj. Ili ne kutime iĝas tute rektaj, gvidante al neregulaj formoj, similaj al tiuj de la rigida pino (Pinus rigida). La Banks-pino ofte konstituas unuspeciajn arbarerojn sur sablaŝtona grundo. Ĝi estas adaptita al arbarero-anstataŭintaj arbaraj incendioj, kun la konusoj kiuj restas fermitaj dum multaj jaroj, ĝis arbara brulego mortigas la maturajn arbojn kaj malfermas la konusojn, prisemante la bruligitan grundon.

La folioj estas duopaj, pinglecaj, torditaj, iomete flav-verdaj, kaj ili longas 2-4 centimetrojn. La strobiloj longas 3-5 centimetrojn; la skvamoj havas etan rompiĝeman dornon, kiu kutime eluziĝas antaŭ la matureco tiel ke finfine la strobiloj estiĝas glataj. Nekutime por pino, la konusoj normale antaŭenindikas laŭlonge de la branĉo, foje krispigante ĉirkaŭe ĝi. Tio estas facila maniero por rekoni ĝin rilate al la simila tordopino el la okcidento de Nordameriko. La konusoj sur maturaj arboj estas malfruecaj (angle : serotiny). Ili malfermiĝas se ili estas eksponitaj al intensa varmeco, pli granda ol aŭ egala al 50 °C. La tipa okazo estas en fajro, tamen konusoj sur malsupraj branĉoj povas malfermiĝi kiam temperaturoj atingas 27 °C pro la varmeco estante reflektita de la grundo. Plie, kiam temperaturoj atingas 46 °C, la konusoj malfermiĝos, pro la naturo de la rezino
.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Banks-pinaro kun vakcinia subarbaraĵo.

Kirtlanda parulio (Dendroica kirtlandii), endanĝerigita birdo, dependas de unuspeciaj arbareroj de juna Banks-pino en tre limigita areo en la nordo de la Malsupra Duoninsulo de Miĉigano por reproduktado. Maturaj Banks-pinaroj estas kutime malfermaj, kaj la falo de siaj pingloj kreas acidan grundon, tiel ke vakcinioj ofte estas abundaj en la subarbaraĵo.

Junaj Banks-pinoj estas alternaj gastigantoj por komptoni-filika veziketorusto (Cronartium comptoniae). Infektitaj komptoniaj filikoj (Comptonia peregrina) somere liberigas pulvorajn oranĝajn sporojn kaj najbaraj arboj aŭtune iĝas infektitaj. Malsanaj arboj montras vertikalajn oranĝajn kancerojn sur la trunko kaj iritas sur malsupraj branĉoj. La malsano ne emas influi pli maljunajn arbojn .[4]. Banks-pinoj ankaŭ estas sentemaj al skleroderis-kancero (Gremmeniella abietina). Tiu malsano manifestiĝas per flavigado ĉe la bazo de la pingloj. Longedaŭra elmetado povas konduki al fina morto de la arbo [4].

Insektoj kiuj atakas banks-pinarojn inkludas Pissodes strobi (kurkuliedoj) kaj Choristoneura pinus (Tortricidae) [4].

Komercaj uzadoj[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj specioj de pino, la Banks-pino havas uzon kiel ligno, kvankam ĝia ligno emis esti nodeca kaj ne tre rezistema al kadukiĝo. Produktoj inkluzivas lignopulpon, brullignon, terasojn, kaj fostojn [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperante germane angle france Ullrich, Ingward 2009 : Nomenclatura Florae Lignae Silvis Europae. Nomenklaturo de la forsta ligneca flaŭro de Eŭropo. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., 225 pp., p. 60, ISBN 978-3-931262-67-9
  2. Moore, Gerry; Kershner, Bruce; Craig Tufts; Daniel Mathews; Gil Nelson; Spellenberg, Richard; Thieret, John W.; Terry Purinton; Block, Andrew. (2008) National Wildlife Federation Field Guide to Trees of North America. Nov-Jorko: Sterling, p. 68. ISBN 1-4027-3875-7.
  3. 3,0 3,1 Center for Wood Anatomy Research. Pinus banksiana Lamb.. United States Forest Service. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita 2010-12-27.
  4. 4,0 4,1 4,2 Blouin, Glen 2001 : An Eclectic Guide to Trees: east of the rockies. Boston Mills Press, Erin, Ontario. pp 152-159. angle

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]