Bara Konfederacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lokoj de la rezisto de la anoj de la Bara Konfederacio kaj la batal-lokoj de Bara Konfederacio kontraŭ la rusa armeo kaj la armeo de la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski

La Bara Konfederacio (pole Konfederacja barska; 1768–1772) estis asocio de polaj nobeloj (szlachta) formita ĉe la fortikaĵo de Bar en Podolio en 1768 por defendi la internan kaj eksteran sendependon de la Pol–Litova Komunumo kontraŭ la Rusia influo kaj kontraŭ la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kun Polaj reformistoj, kiuj estis klopodante limigi la povon de la riĉo de la magnatoj de la Komunumo.

La kruco de Bara Konfederacio kun la bildo de la Senmakula koncipiĝo de Dipatrino de la urbo Strzyżów (en suda (Pollando)
Pola generalo Kazimierz Pułaski en la pola fortikaĵo de Bar en Podolio dum la Bara Konfederacio, la oleopentraĵo de Korneli Szlegel
Pola generalo Kazimierz Pułaski dum la batalo ĉe Częstochowa, dum la Bara Konfederacio,
la oleopentraĵo de Józef Chełmoński

La 15an de aŭgusto 1769 la anoj de la Konfederacio ĵure promesis antaŭ la bildo de la Senmakula koncipiĝo de Dipatrino en Strzyżów (en la suda Pollando), ĉeestis Kazimierz Pułaski kaj Franciszek Trzecieski. Tiun bildon oni enmetis sur la standardon kaj sur la krucon de la Konfederatoj (vidu la apudan foton).

La fondintoj de la Bara Konfederacio estis la magnatoj Adam Krasiński, episkopo de Kamjanec, Karol Stanisław Radziwiłł, Kazimierz Pułaski, Moric Benjovski kaj Michał Krasiński. Ties kreo kondukis al enlanda milito kaj kontribuis al la Unua Dispartigo de Pollando.[1] Kelkaj historiistoj konsideris la Baran Konfederacion kiel la unua insurekcio de Pollando.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Confederation of Bar". Encyclopædia Britannica. Alirita 2017-08-31. "Its activities precipitated a civil war, foreign intervention, and the First Partition of Poland."
  2. Alicja Deck-Partyka (June 2006). Poland, a Unique Country & Its People. AuthorHouse. p. 35. ISBN 978-1-4259-1838-5. [1] Alirita la 24an de Aŭgusto 2011.