Baroko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kultura movado. Por informoj pri muzika grupo, vidu la artikolon baRok' Projekto.

Baroka pentraĵo de flandra pentristo Abraham Janssens. 1609
Vintra Palaco en Sankt-Peterburgo. Arkitekturisto Bartolomeo Francesco Rastrelli. Konstruita en la mezo de la 18-a jarcento

Baroko estas kultura movado inter 16-a kaj 18-a jarcentoj, kiu en historio pri arto sekvas Renesancon. Pli precize, baroko situas inter manierismo kaj rokoko, kiam Kontraŭreformacio de katolikismo reagis al la novaj kulturaj movadoj, kiuj produktis Reformacion kaj novan sciencon.

La termino baroko, el la itala lingvo, origine signifis "stranga, ekstravaganca", kaj verŝajne devenas de la portugala vorto barroco, kiu signifis "neperfekta perlo".

Ecaro[redakti | redakti fonton]

Baroko malsekvas la regulojn de klasikismo, kaj multe atentas formon. Ĝi celas imponi kaj impresi spektantojn. La temaro ampleksiĝas: morto kaj monstroj estas artindaj. Baroko preferas patoson al trankvilo, movon al stabileco, kurbon al rekto.

Barokaj monumentoj celis imponi por represtiĝigi la katolikan eklezion. Tial, Romo estas grava centro. Sed ankaŭ aliaj eŭropaj urboj barokis. En Hispanameriko, ĝi miksiĝis kun la tradicioj de indianaj metiistoj.

Ĝenroj[redakti | redakti fonton]

Kolombino kaj Arlekeno en moderna versio de Delarto nome teatra ĝenro de baroka deveno.

La Baroka arkitekturo estas difinita per la difino de Azorín pri ĝenerale Baroka arto. Laŭ Francisko Azorín baroka arto estas Arta stilo karakterizata per kurbaĵoj k. tro da ornamo, disvolviĝinta speciale dum la 17a-18a jc.[1] Kaj li indikas etimologion el portugala barrôco nome (ne regula perlo).[2]

La Baroka teatro estis flora periodo de la teatro kiel literatura subĝenro kaj kiel populara spektaklo de la epoko, kiu etendis el Italio al la cetero de Eŭropo ĉefe en la 17a jarcento. Dum la Baroko fakte oni formis la naciajn teatrojn en Eŭropo; nome la Commedia dell'Arte en Italio; tiu de la Siglo de Oro en Hispanio, kie elstaris aŭtoroj kiel Lope de Vega, Tirso de Molina kaj Calderón de la Barca; Shakespeare kaj la Elizabeta teatro aŭ la Restoration comedy en Anglio; la Comédie-Française, Corneille, Molière kaj Racine en Francio. Okazis spektakla disvolvigo de la teknikoj kaj arto de scenejarto, kun inkludo ĉefe de muziko, pentrarto kaj inĝenierado kiel elementoj de la teatra spektaklo kiuj kondukis al plifirmigo de la opero, la baleto kaj la zarzuelo.

La Baroka muziko estas okcidenta klasika muziko el la baroka epoko, post la epoko de renesanca muziko kaj antaŭ la aparta klasika epoko en muziko. Tio ĉi ampleksas proksimume la tempoperiodon ekde Claudio Monteverdi (1567–1643) ĝis Johann Sebastian Bach (1685–1750). Baroka muziko dividas kun renesanca muziko sian grandan uzadon de polifonio kaj kontrapunkto. Tamen iliaj uzadoj de tiuj ĉi teknikoj diferencas inter si. En la renesanco, harmonio estis en pli alta grado rezulto de konsonancoj sensignifaj al la glata fluo de polifonio, sed en la frua baroka epoko la ordo de tiuj ĉi konsonancoj fariĝis grava, ĉar ili eksentiĝis kiel akordoj en hierarkia skemo de funkcia tonaleco.

Artistoj[redakti | redakti fonton]

Baroka pordego en Vilno, Litovio

Beletristoj[redakti | redakti fonton]

Pentristoj[redakti | redakti fonton]

Skulptistoj[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 33.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[[File:Banner - Strasbourg 4.jpg|775px]