Batalo de Ajn Ĝalut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Ajn Ĝalut
Konflikto: Mongolaj invadoj al Palestino
batalooperaco
Daŭro: 3-a de septembro 1260
Loko: Valo de Jizre'el, Palestino
Rezulto: Mameluka venko
Flankoj
Egipta mamelukoj Ilĥanato
Komandantoj
Bajbarso Kitbuqa
Forto
10.000-20.000 10.000 -25.000
vdr

La Batalo de Ajn Ĝalut (arabe عين جالوت) okazis la 3-an de septembro 1260 kaj en ĝi konfrontiĝis la egiptaj mamelukoj kontraŭ la mongoloj establitaj en Palestino, ĉe la Valo de Jizre'el en Galileo, norde de la nuna Israelo.

Ĉi tiu batalo estas konsiderata kiel tre grava laŭ multaj historiistoj, ĉar estis la unua fojo kiam la mongoloj estis venkitaj. Hulagu Ĥano, reganto de la Ilĥanato, neniam povis venĝi tiun malvenkon, kaj en postaj ekspedicioj, nur povis venki la mamelukoj unu fojon. Tiel haltiĝis la mongola avanco al Mezoriento kaj forfalis la mito pri la nevenkebleco de la mongoloj.