Batalo de Presburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo de Bratislavo)
La batalo desegnita de Peter Johann Nepomuk Geiger (1850)
Batala monumento en Lébény (2017)

La batalo de Presburgo aŭ konata ankaŭ de Pozono okazis la inter la 4-a kaj 6-a de julio 907 inter la madjaroj kaj la bavaroj, plej verŝajne laŭ la Danubo, kie nuntempe situas la slovaka ĉefurbo Bratislavo. La batalo finiĝis per venkego de la madjaroj. Mortis bavaraj nobeloj (de:Luitpold (Karantanien und Oberpannonien), Bavaria princo kaj 19 grafoj de la imperio), episkopoj (salcburga episkopo Theotmar, episkopoj Zakarias kaj Udo, tri abatoj). Ankaŭ en hungara flanko okazis signifaj perdoj.

La bavaroj celis reokupon de Panonio kaj militiris sur ambaŭ bordoj de la Danubo, dum oni liveris provizon per ŝipoj. La madjaroj detruis unuafoje la armeon de la suda bordo, sekvatage tiun de la norda. Ambaŭ armea gvidanto mortis, la armeoj estis ĉirkaŭitaj kaj neniigitaj.

Pri la evento notas Annales Alamannici kaj la Salcburga jarlibro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo pri morto de Luitpold