Batalo de Camlann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Camlann, legenda fina batalo de Reĝo Arturo.

Dum Arturo invadis Francion por puni Lanceloton, lia nevo Mordred komplotis kapti la anglan tronon. Arturo revenis en Anglion. Lia armeo kaj tiu de Mordred venis al Camlann, kie oni konkludis batalhalton. Oni komandis ke la soldatoj ne elingigu glavojn, sed kavaliro tion faris por mortigi serpenton. La glava metalo rebrilis, kaj la alia armeo kredis ke oni rompis la batalhalton. La armeoj tuj atakis unu la alian. En feroca lukto Arturo mortigis Mordred sed li mem estis mortige vundata.

La unua mencio de la batalo estas en la Annales Cambriae (Kroniko de Kimrio) de la 9-a jarcento, kiuj donas daton de 537, kaj mencias la mortojn de Arturo kaj Mordred.