Batalo de Kievo (1941)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn batalo de Kievo (1943) kaj batalo de Kievo.
Ruinoj de Kievo.
Germana provizora ponto super la rivero Dnepro ĉe Kievo en Septembro 1941, konstruita en malpli ol 24 horoj.

La Unua Batalo de Kievo estis la germana nomo por la operaco kiu rezultis en tre granda ĉirkaŭo de sovetaj trupoj proksime de Kievo dum la Dua Mondmilito. Tiu ĉirkaŭo estas konsiderata la plej granda ĉirkaŭo en la historio de milito (laŭ la nombro de trupoj). La operaco daŭris el la 7a de Aŭgusto al la 26a de Septembro 1941 kiel parto de la Operaco Barbaroso, nome la invado de Sovetunio fare de la landoj de la Akso.[1] En la soveta milithistoroi, ĝi estas referencata kiel Kieva Strategia Defendoperaco, kun ioma diferencaj datoj en 7a de Julio – 26a de Septembro 1941.[2]

Multo de la Sudokcidenta Fronto de la Ruĝa Armeo (Miĥail Kirponos) estis ĉirkaŭita sed malgrandaj grupoj de trupoj de la Ruĝa Armeo sukcesis fuĝi el la sakstrato, tagojn post la Germanaj panzeroj renkontiĝis oriente de la urbo, inklude la sidejojn de la Marŝalo Semjon Budjonnij, la Marŝalo Semjon Timoŝenko kaj la komisaro Nikita Ĥruŝĉov. Kirponos estis kaptita malantaŭ la germanaj linioj kaj mortigitaj dum klopodo elrompi.

La batalo estis senegala malvenko ĝis tiam por la Ruĝa Armeo, superante eĉ la Batalo de BjalistokoMinsko de Junio–Julio 1941. La ĉirkaŭo kaptis 452,700 soldatojn, 2,642 kanonojn kaj haŭbizojn kaj 64 tankojn, el kiuj nur 15,000 fuĝis el la ĉirkaŭo ĉirkaŭ la 2an de Oktobro. La Sudokcidenta Fronto suferis 700,544 perdojn, inklude 616,304 mortintojn, kaptintojn aŭ malaperintojn dum la batalo. La 5a, 37a, 26a, 21a kaj 38a armeoj, konsistantaj el 43 divizioj, estis preskaŭ eliminitaj kaj la 40a Armeo suferis multajn perdojn. Kiel la Okcidenta Fronto antaŭ ĝi, la Sudokcidenta Fronto devis esti rekreita el preskaŭ dissiraĵoj.

Koordinatoj: 50° 27′ 13″ Nordo 30° 30′ 59″ Oriento / 50.4536 °N, 30.5164 °O / 50.4536; 30.5164 (mapo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Read 2005, p. 731.
  2. Krivosheev 1997, p. 114.

Bibliografio en la angla[redakti | redakti fonton]

  • Krivosheev, Grigori F. (1997). Soviet casualties and combat losses in the twentieth century (angle: "Sovetiaj viktimoj kaj batalperdoj en la dudeka jarcento"), Londono: eldonejo Greenhill Books. ISBN 1-85367-280-7.
  • Read, Anthony (2005). The devil's disciples: Hitler's inner circle (angle: "La diablaj disĉiploj: la interna rondo de Hitler"), eldonejo W W Norton & Co. ISBN 0-3933-2697-7.