Batalo de Kievo (1943)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn batalo de Kievo (1941) kaj batalo de Kievo.
Soldatoj kontruante ponton en Kievo.
Sovetanoj en Kievo post la liberigo en novembro 1943.

La Dua Batalo de Kievo estis parto de multe pli ampleksa soveta ofensivo en Ukrainio konata ankaŭ kiel Batalo de Dnepro kiu konsistis el tri strategiaj operacoj de la soveta Ruĝa Armeo, kaj unu operaca kontraŭtako de la Wehrmacht, kiu okazis inter la 3a de oktobro kaj la 22a de decembro 1943.

Post la Batalo de Kursko, la Ruĝa Armeo lanĉis la Ofensivan Operacon Belgorod-Ĥarkov, pelante la sudan armegrupon de Erich von Manstein reen al la rivero Dnepro. La Stavka, nome soveta alta komando, ordonis al la Centra Fronto kaj al la Voroneĵa Fronto trudi trapason de la rivero Dnepro. Kiam tio estis malsukcesa en oktobro, la klopodo estis trapasita al la 1a Ukrainia Fronto, kun ioma subteno fare de la 2a Ukrainia Fronto. La 1a Ukrainia Fronto, komandita de Nikolaj Vatutin, kapablis sekurigi pontokapojn norde kaj sude de Kievo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio en la angla[redakti | redakti fonton]

  • Krivosheev, Grigori F. (1997). Soviet casualties and combat losses in the twentieth century (angle: "Sovetiaj viktimoj kaj batalperdoj en la dudeka jarcento"), Londono: eldonejo Greenhill Books. ISBN 1-85367-280-7.
  • Read, Anthony (2005). The devil's disciples: Hitler's inner circle (angle: "La diablaj disĉiploj: la interna rondo de Hitler"), eldonejo W W Norton & Co. ISBN 0-3933-2697-7.