Batalo de Towton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalo de Towton (la 29-an de marto 1461) estis decida batalo de la militoj de rozoj, kiam Eduardo la 4-a (Anglio) tute venkis la lankastrojn.

La antaŭajn du jarojn okazis pluraj gravaj bataloj: dum iuj la lankastroj venkis; dum aliaj, la jorkoj. La 12-an de februaro 1461 la lankastra reĝino, Margareta de Anĵuo, venkis la jorkojn ĉe St Albans, kaj poste klopodis eniri Londonon, sed la urbestro kaj civitanoj sukcese malpermesis tion. Dume Margareta lernis ke, la 2-an de februaro, lankastra armeo malvenkis ĉe Mortimer's Cross, Herefordshire, kaj ŝi retretis norden. La 4-an de marto Eduardo la 4-a kroniĝis en Londono.

Jorka armeo tiam postkuris Margareta. La 28-an de marto, ĉe strategia ponto en Jorkŝiro, iuj lankastroj surprizis jorkan taĉmenton, kaj pluraj jorkaj gravuloj mortis dum la sekva bataleto antaŭ ol surmeti kirasojn. La ĉefa jorka armeo alvenis sed dum seshora batalo ne povis rekapti la ponton: laŭdire mortis ĉirkaŭ tri mil batalistoj. Eduardo mem batalis surpiede, kaj lia ĉefa subtenanto, la potencega Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), malgrave vundiĝis. Tamen la jorkoj trovis travadejon plurajn kilometrojn for de la ponto. La lankastroj retretis por kuniĝi kun la ĉefa lankastra armeo: dum la retreto mortis ĝia estro, John Clifford (9-a barono de Clifford). La jorkoj riparis la ponton.

La sekvantan tagon, dum aĉa vetero kun malvarmegaj ventoj kaj neĝo, okazis la batalo de Towton. Plurfoje jorkaj pafarkistoj, helpataj de la vento, atakis la lankastrojn kaj retretis ekster la atingo de la lankastraj pafarkistoj. Sekvis akra batalado. Plurajn horojn neniu gajnis la avantaĝon. Fine alvenis plua jorka taĉmento kaj la lankastroj tute disvenkis: multaj pereis dum sia sekva fuĝo, kaj la jorkoj mortigis eĉ virojn kiu forĵetis siajn armilojn. Ĉe Tadcaster iuj lankastroj kuniĝis kaj malsukcese penis kontraŭi la jorkojn. Margareta de Anĵuo fuĝis kun sia filo Eduardo de Westminster (princo de Kimrio), unue al Kastelo Harlech, Kimrio, kaj poste al Skotlando. Multaj lankastraj nobeloj aŭ seniĝis de siaj bienoj aŭ devis omaĝi al Eduardo la 4-a.

Nur en 1470, post kiam la potenca grafo de Warwick kverelis kun Eduardo kaj alianciĝis al Margareta, povis la lankastroj sukcese kontraŭi Eduardon.