Batalo de la Tranĉeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la Batalo de la Tranĉeo, Medino

La Batalo de la Tranĉeo (en araba غزوة الخندق Ghazwah al-Khandaq) konata ankaŭ kiel Batalo de Konfederaciuloj (en araba غزوة الاحزاب Ghazwah al-Ahzab), estis dusemajn-longa sieĝo de Jatribo (nune Medino) fare de arabaj kaj judaj triboj. La forto de la konfederaciaj armeoj estis ĉirkaŭkalkulita je 10,000 homoj kun ses cent ĉevaloj kaj kelkaj kameloj, dum la Medinaj defendantoj nombris 3,000. La batalo ekis la 31an de Marto, 627.

La tre superitaj defendantoj de Medino, ĉefe islamanoj estritaj de islama profeto Muhammad, elfosis tranĉeon, kiu kune kun la Medinaj naturaj fortikaĵoj, faris la konfederacain kavalerion (konsistanta el ĉevaloj kaj kameloj) neutilaj, fermante la du flankojn en sakstraton. En la espero fari kelkajn atakojn samtempe, la konfederaciuloj konvinkis la islam-aliancanojn medinanaj judoj, nome Banu Kurajzoj, ataki la urbon el la sudo. Tamen, Muhammad agis kiel diplomato kaj rompis tiun negocadon, kaj la tutan konfederacion kontraŭa al li. La bone organizitaj defendantoj, la vrako de la konfederacia batalfido, kaj malfacilaj veterkondiĉoj okazigis ke la sieĝo finu malsukcesege.

La sieĝo estis "batalo de ingenio", en kiu islamanoj taktike superis siajn oponantojn suferante tre malmultajn perdojn. La barakto venki super la islamanoj malsukcesis, kaj Islamo iĝis tre influa en la regiono. Kiel konsekvenco, la islama armeo tramilitis la tutan areon de la Banu Kurajzoj, kio kondukis al ties kapitulaco kaj ekzekuto de ĉiuj ties viroj.

Tiu venko de medinanoj okazigis ke la mekkanoj perdis sian komercan forton kaj multon el ties prestiĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Unuaranga fonto
  • Guillaume, Alfred, The Life of Muhammad: A Translation of Ibn Ishaq's Sirat Rasul Allah. Oxford University Press, 1955. ISBN 0-19-636033-1
Duarangaj fontoj
  • Donner, Fred. (1998) Narratives of Islamic Origins: The Beginnings of Islamic Historical Writing. Darwin Press. ISBN 0-87850-127-4.
  • Glasse, Cyril. (2003) New Encyclopedia of Islam: A Revised Edition of the Concise Encyclopedia of Islam. Rowman Altamira. ISBN 0759101906.
  • Heck, Gene W. "Arabia Without Spices: An Alternate Hypothesis", in: Journal Of The American Oriental Society 123 (2003), p. 547-567.
  • Lings, Martin. (1983) Muhammad: his life based on the earliest sources. Allen & Unwin. ISBN 0-04-297042-3.
  • Maududi, Sayyid Abul Ala. (1967) The Meaning of the Quran. Lahoro: Islamic Publications Limited. ISBN 1-56744-134-3.
  • Muir, William, A Life of Mahomet and History of Islam to the Era of the Hegira, vol. 3. London: Smith, Elder & Co, 1861.
  • Nomani, Shibli. (1970) Sirat al-Nabi. Karachi: Pakistan Historical Society.
  • Peters, Francis E.. (1994) Muhammad and the Origins of Islam. Albany: SUNY Press. ISBN 0-7914-1875-8.
  • Peterson, Daniel C.. (2007) Muhammad. Prophet of God. Grand Rapids, Michigan: Wm. B. Eerdmans Publishing co.. ISBN 0-8028-0754-2.
  • Ramadan, Tariq. (2007) In the Footsteps of the Prophet. Nov-Jorko: Oxford University Press. ISBN 0-19-530880-8.
  • Reeves, Minou. (2003) Muhammad in Europe: A Thousand Years of Western Myth-Making. NYU Press. ISBN 978-0-8147-7564-6.
  • Rodinson, Maxime. (2002) Muhammad: Prophet of Islam. Tauris Parke Paperbacks. ISBN 1-86064-827-4.
  • Watt, William M.. (1953) Muhammad at Mecca. Oxford University Press. ASIN: B000IUA52A.
  • Watt, William M.. (1956) Muhammad at Medina. Oxford University Press. ISBN 0-19-577307-1.
  • Watt, William M.. (1974) Muhammad: Prophet and Statesman. Oxford University Press. ISBN 0-19-881078-4.
  • Zafrulla Khan, Muhammad. (1980) Muhammad, Seal of the Prophets. Routledge. ISBN 0-7100-0610-1.
  • Filmo Muhammad: The Last Prophet

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]