Batalo en golfo Kula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Helena kaj la St. Louis en militagado en la Kula Golfo, vidite el la Honolulu.

La Batalo en golfo Kula (en japana: クラ湾夜戦) estis marbatalo kiu okazis en la komencaj horoj de 6a de Julio 1943 en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito kaj estis luktita inter ŝipoj de Usono kaj de Japanio ĉe la marbordo de Kolombangara en la Salomonoj.

Je la 01:06 ĉe Kolombangara, atakgrupo venis en kontakton kun japana plifortiga grupo komandata de la admiralo Teruo Akiĝama kiu konsistis el dek destrojeroj kiuj kunportis 2,600 bataltrupojn kiuj estis transportataj al Vila, kiujn ili uzis kiel bazo por moviĝi al Munda. Japanoj dividiĝis en du fortoj, el kiuj formacio de tri eskortoj portanta la ĉefan kolonon venis la unua al atako.

La usonaj ŝipoj pafis je la 01:57, nome 612 pafaĵojn en 21 minutoj kaj ses sekundoj, rapide sinkigante la destrojerojn Niizuki kaj mortigante admiralon Akiĝama. Tamen, la krozoŝipo Helena estis elĉerpinta ĉion el sia senluma pulvo la antaŭan nokton, tiele ili devis uzi senfuman pulvon, tial la ŝipo lumigis sin mem al la japanaj ŝipoj dum ĉiu pafo. Du el la japanaj destrojeroj lanĉis siajn longdistancajn torpedojn kaj frapis Helena, fatale damaĝante ĝin. La ĉefa japana forto, lasinte nur 850 el la 2 600 lasotaj trupoj. La japana destrojero Nagacuki foriris, dum Hacuĝuki estis damaĝita.

Ambaŭ fortoj ekretiriĝis el la areo, sed unu japana kaj du usonaj destrojeroj restis por savi survivantojn. Je ĉirkaŭ la 05:00, la destrojeroj Amagiri kaj Nicholas interŝanĝis torpedojn kaj pafadon. Amagiri estis frapita kaj retiriĝinta. La surstrandigita Nagacuki estis abandonita de sia ŝipanaro matene, estis bombita kaj detruita de usonaj aviadiloj.