Batalo ĉe insuloj Santa Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usonaj soldatoj sur la aviadilŝipo Enterprise preparantaj aeroperacon en Suda Pacifiko la 24an de Oktobro 1942.
Aviadilo preparata por ekflugi el Enterprise la 26an de Oktobro, la afiŝoj montrataj de ferdekanoj komunikas la lastan konatan lokon de la japanaj aviadilŝipoj same kiel la instrukciojn por atako.

La Batalo ĉe insuloj Santa Cruz [santaKRUS], okazinta dum la 25a–27a de Oktobro 1942, en angla Battle of the Santa Cruz Islands aŭ foje referencata ankaŭ kiel Battle of Santa Cruz kaj en japana Batalo de Suda Pacifiko: 南太平洋海戦 Minamitaiheiyō kaisen, estis la kvara aviadilŝipa marbatalo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. Ĝi estis ankaŭ la kvara grava marbatalo luktita inter la Usona Ŝiparo kaj la Imperia Japana Ŝiparo dum la longa kaj strategie grava kampanjo de Guadalcanal. Kiel en la bataloj de Korala Maro, Midway, kaj de Orientaj Salomonoj, la ŝipoj de ambaŭ flankoj rare intervidiĝis aŭ pafis unu kontraŭ la alia. Anstataŭe, preskaŭ ĉiuj atakoj el ambaŭ flankoj estis faritaj per aviadiloj ĉu el la aviadilŝipoj ĉu el teraj bazoj.

Kiel klopodo por forigi la fortojn de Aliancanoj el Guadalcanal kaj el najbaraj insuloj kaj por finigi la sakstraton kiu ekzistis ekde Septembro 1942, la Imperia Japana Ŝiparo planis gravan surteran ofensivon en Guadalcanal por la 20a–25a de Oktobro 1942. Kiel apogo al tiu ofensivo, kaj en la espero impliki ankaŭ marmiltajn fortojn de Aliancanoj, japanaj aviadilŝipoj kaj aliaj grandaj militŝipoj moviĝis al lokoj ĉe la sudo de la Salomonoj. El tiu loko, la japanaj marmilitaj fortoj esperis impliki kaj finfine venki super marmilitaj fortoj de Aliancanoj (ĉefe de Usono), speciale la fortoj de aviadilŝipoj, kiuj respondis al la surtera ofensivo. Ankaŭ la marmilitaj fortoj de Aliancanoj esperis trafi la marmilitajn fortojn de japanoj batale, kun la samaj celoj rompi la sakstraton kaj finfine venki super la malamiko.

La japana surtera ofensivo en Guadalcanal estis okazanta en la Batalo por Henderson Field (la flughaveno) kiam la militŝipoj kaj la aviadiloj de ambaŭ flankoj kunfrontis unuj la aliajn matene de la 26a de Oktobro 1942, ĝuste norde de la Santakruzaj insuloj. Post interŝanĝo de aeratakoj el aviadilŝipoj, la surfacaj ŝipoj de Aliancanoj retiriĝis el la batalareo kun unu aviadilŝipo sinkigita (Hornet) kaj alia tre damaĝita (Enterprise). Ankaŭ la partoprenintaj japanaj fortoj de aviadilŝipoj retiriĝis pro la grandaj perdoj de aviadiloj kaj de pilotoj, plus grava damaĝo en du aviadilŝipoj (Shōkaku kaj Zuihō).

Santa Cruz iĝis taktika venko kaj mallongdaŭra venko por la japanoj kalkulinte ŝipojn sinkigitajn kaj damaĝitajn, kaj pro la kontrolo de la maro ĉirkaŭ Guadalcanal. Tamen, la japanaj perdoj de multaj neanstataŭeblaj veteranaj aviadilanoj montriĝis kiel longdaŭra strategia avantaĝo por la Aliancanoj, kies perdoj de aviadilanoj en batalo estis relative malaltaj kaj rapide anstataŭeblaj. Fakte ambaŭ flankoj suferis fortajn damaĝojn en tri ŝipoj, sed Aliancanoj perdis krome du sinkigitajn; japanoj perdis iom pliajn aviadilojn (preskaŭ cento), kaj preskaŭ duoble da homoj (preskaŭ 500).