Bavaria librolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bavaria librolingvo estas lingvo, kiu en la lingvo mem nomiĝas "bairische Buechspraach". Tiu lingvo estis publikigita en la jaro 1998 kaj la aŭtoro estis Hell Sepp.

La lingvo estis artefarita lingvo surbaze de la aŭstrobavara kaj la germana. La plej granda verko tradukita estas la Sturmibibl. La lingvo ne baziĝas sur la prononco de iu aŭstrobavara dialekto, sed la "skribbildo" aspektas tiel ke ĝi estas bone rekonebla por sciantoj de la germana.

Ankaŭ la gramatiko estis plivastigita tiel ke en tiu lingvo oni povas uzi specialan tempon de la pasinteco kiu germane nomas "Mitvergangenheit".

La aŭtoro mem detale klarigis sian lingvon. Do rekomendindas rigardi ĝin ĉe la bavara vikipedio.