Bazotonalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Bazotonalo estas la tonalo ĉefe uzata en muzikaĵo. Plejofte la lasta trisono de peco estas identa kun la toniko de la bazotonalo. La bazotonalo estas en la plej multaj kazoj identa kun la tonala centro, kondiĉe ke la peco ne daŭre modulas.

Lingvouzo: „La peco staras en ...-maĵoro/-minoro.“

Je pecoj, kiuj baziĝas sur modalo aŭ alia gamo, la antaŭsignoj (kiuj depende de la epoko ankaŭ povas tute manki) kutime ne identas kun la reguloj de la kvintociklo, ĉar ne temas pri maĵoraj aŭ minoraj gamoj. Ankaŭ ekzemple ĉe Hindemith ne estas kutime, difini bazotonalon per antaŭsignoj, ĉar la muziko ja estas relative tonaleca, tamen dum longaj strekoj restas sur tonala centro. La notacio rezultanta el tio por leganto estus iomete malfacile legebla kaj konfuza.

Maltonala muziko evitas la muzikan rilaton al bazotonalo.