La urbo Baĥmaĉ (ukraineБахмач) situas en la Ĉernihiva provinco (Чернігівська область) en la nordo de Ukrainio. Laŭ la stato de 2016 ĝi havis 18 441 loĝantojn. Baĥmaĉ estas grava fervoja nodopukto.
La komunumo ekestis meze de la 19-a jarcento, kiam en tiu ĉi regiono konstruiĝis la fervojaj linioj. Dum marto 1918 apud Baĥmaĉ okazis batalo inter la armeoj germanaj kaj ĉeĥoslovaka legiono, kiuj batalis flanke de la rusa armeo. Dum 1938 la komunumo ekhavis urban statuson.