Beatrix Potter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beatrix Potter
Beatrix Potter (1913)
Beatrix Potter (1913)
Persona informo
Beatrix Potter
Naskonomo Helen Beatrix Potter
Naskiĝo la  28-an de julio 1866(nun 1866-07-28)
en Londono-Kensington, Anglio, Britio
Morto la 22-an de decembro 1943 (77‑jara)
en Near Sawrey, Lancashire, Anglio, Britio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Nacieco brita
Lingvoj angla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Londono vd
Alma mater governance vd
Subskribo Beatrix Potter
Familio
Patro Rupert William Potter vd
Patrino Helen Leech vd
Gefratoj (Walter) Bertram Potter vd
Edz(in)o William Heelis
Amkunulo Norman Warne vd
Profesio
Okupo aŭtoro kaj ilustristo de infana literaturo
Aktiva dum 1886–1942 vd
Verkado
Verkoj The Tale of Peter Rabbit (la rakonto de Petro la kuniklo)
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helen Beatrix POTTER (naskiĝis la  28-an de julio 1866(nun 1866-07-28), mortis la 22-an de decembro 1943) estis brita verkistino kaj natursciencistino, kiu plej konatas pro siaj fantaziplenaj infanlibroj de bestaj roluloj. Plej konata verkaĵo estas The Tale of Peter Rabbit (la rakonto de Petro la kuniklo) - tiu kaj la aliaj verkaĵoj idealigite temigis la vivadon en brita kampara pejzaĝo.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Beatrix Potter naskiĝis en la domo n-ro 2, Bolton Gardens en la urboparto Kensington de Londono. En sia hejmo, granda loĝejo de la viktoriana epoko kun multaj servistoj, ŝin edukis edukistino, kaj ŝi apenaŭ havis kontaktojn kun aliaj infanoj. La ses jarojn pli juna frato, Bertram, estis en internuleja lernejo.

Ŝia patro, Rupert William Potter (1832–1914), estis advokato, sed apenaŭ plu laboris en sia profesio, sed pasigis plejparton de sia tempo en sinjora klubo. La patrino, Helen Potter, naskonomo Leech (1839–1932), pasigis grandan parton de sia tempo per akcepto de renomaj gastoj aŭ gastiĝo ĉe ili. Beatrix tial multe estis sola, vidis siajn gepatrojn nur vespere, tuj antaŭ la enlitiĝo, aŭ ĉe apartaj okazoj, kaj anstataŭe pasigis multan tempon kun siaj dombestoj. Interalie ŝi havis hundon nomatan Spaniel Spot, ranojn kaj du kuniklojn. Ŝia unua kuniklo, sekrete aĉetita kaj en papera saketo kontrabandita en la domon, nomiĝis Benjamin Bouncer, la dua havis la nomon Peter. Peter kaj Benjamin sekve ankaŭ estis la titoloj de ŝiaj unuaj porinfanaj romanoj, en kiuj kunikloj havis la plej gravajn rolojn: The Tale of Peter Rabbit (1902) kaj The Tale of Benjamin Bunny (1904). Ŝi dum multaj horoj observis la bestojn kaj ofte desegnis ilin.

La familio ekde la jaro 1871 pasigis la somerajn monatojn en kampara domo luprenita per la patro. Unue temis pri domo en la regiono Perthshire en Skotlando, ekde la jaro 1881 pri domo en la regiono Laga Distrikto de Anglio. En 1882 la familio konatiĝis kun la loka vikario Canon Hardwicke Rawnsley, kiu tre zorgiĝis pri la sekvoj de la industriigo kaj pliigo de turismo en la Laga Distrikto. En 1895 li kunfondis la organizaĵon National Trust cele al protekto de la pejzaĝo. Beatrix Potter sian tutan vivon havis apartan rilaton al tiu pejzaĝo kun krutaj montoj kaj malhelaj lagoj, kaj estis tre konvinkita pri la misio de vikario Rawnsley, protekti tiujn naturajn trezorojn por estontaj generacioj.