Becherovka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Becherovka estas amargusta kuracplanta likvoro produktata en Ĉeĥio en la banloka urbo Karlovy Vary. Ĝi estas farita el pli ol dudek specoj de herboj kaj spicoj kaj ne enhavas kemiajn aldonaĵojn. Enhavo de alkoholo estas 38 %. Kiel aperitivo ĝi estas uzata por subteno de digestado. Nun ankoraŭ estas unu el la plej famaj allogaĵoj de la turisma urbo. Ĝi estas foje moknomita la "dektria fonto de Karlovy Vary".

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1805 d-ro Christian Frobrig el Anglio alvenis en Karlovy Vary, kiu donis al Becher recepton kiam li foriris. Ekde 1807 Josef Becher komencis vendi likvoron sub la nomo English Bitter. Poste, la likvoro komencis esti vendita sub la familia nomo Karsbader Becherbitter, sub kiu nomo ĝi estis konata al la mondo ĝis 1945, kiam la germana Becher-familio estis delokigita eksterlanden kaj la likvoro, inkluzive la recepton, estis transdonita al la ŝtata administracio. Ekde tiam, la trinkaĵo estas vendita sub la ĉeĥa nomo Becherovka.

Hejma servado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas servata kiel aperitivo aŭ digestivo, same kiel en formo de koktelo aŭ varma trinkaĵo. Ĝiaj gusto kaj aromo elstaras plej bone se ĝi estas servata frosta (je temperaturo de −4 ĝis −6 °C), do rekomendas konservi ĝin en la fridujo aŭ frostujo. Ĝi povas esti miksita kun ekzemple kolao.

Kokteloj[redakti | redakti fonton]

Pluraj konataj kokteloj povas esti preparitaj el Becherovka. La plej famaj inkluzivas Beton, Red Moon, Beton Bitter, Beton kun kukumo aŭ la retrostila Koospol-koktelo. Alia konata koktelo estas B-Celebration, kiu estis preparita okaze de 200 jara festo de produktado, kaj ties aŭtoro estas Aleš Půta. Becherovka estas uzata ankaŭ en la preparado de varmaj trinkaĵoj. La plej disvastigita estas Horká (varma) Becherovka.

Drinkejoj preparas tradiciajn koktelojn kaj varmajn trinkaĵojn el ĝi, kaj uzas ĝin por aliaj eksperimentoj en la kampo de koktelaj miksaĵoj.

Becherovka gajnis dekojn da ĉeĥaj kaj internaciaj premioj.

Eksporto[redakti | redakti fonton]

Becherovka estas nuntempe eksportita al preskaŭ 40 landoj tra la mondo. Inter la plej fortaj eksportmerkatoj estas Germanio, Slovakio, Ukrainio kaj Rusio. Krome, ĝi ankaŭ estas eksportita al pli malproksimaj landoj - Japanio, Brazilo kaj Aŭstralio.

La kompanio havas diversajn sekurecajn aranĝojn. La produktadrecepto estas konata nur al du homoj de la firmao, la produktadestro kaj la produktaddirektoro. Ili estas kontrakte ligitaj per ĉi tiu sekreto dumvive kaj ne povas, ekzemple, vojaĝi kune. Estas tradicio, ke ne ĉiuj krudaĵoj estas menditaj samtempe kaj ke iuj specoj de herboj kaj spicoj, kiuj ne apartenas al la likvoro, estas ankaŭ liveritaj.

Ĉirkaŭ 8 milionoj da litroj estas produktitaj ĉiujare. Becherovka estas nuntempe la plej vendata likvoro en la segmento de amaraj herbaj likvoroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]