Beerenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botela da Sonnema Berenburg

Be(e)renburg estas kun spicherboj infuzita nederlanda/frisa alkoholaĵo kun alkoholoelcento de ĉirkaŭ 30%[1].

Berenburg[redakti | redakti fonton]

Se la spicherboj estas infuzitaj surbaze de juniperbrando oni parolas pri berenburg. Se la spicherboj estas infuzitaj surbaze de brando, ĝi estas bitero aŭ spicherba likvoro.

Beerenburg[redakti | redakti fonton]

La originala Beerenburg (kun majusklo, dufoje e en la unua silabo kaj g je la fino) estis farita en la 18-a jarcento de amsterdamaj juniperbrandodistilistoj kiuj uzis sekretan spicherban miksaĵon de la spicherbokomercisto Hendrik Beerenburg[1]. Tiu havis butikon je la Amsterdamse Stromarkt apud la Haarlemmersluis. La spicherbopaketoj antaŭ ĉio fariĝis tre popularaj inter ŝipistoj, kiuj atribuis sanigan efikon al la el spicherboj farita trinkaĵo. Ne miriga ke diversaj apotekistoj ekfaris ilian propran infuzaĵon.

Eble oni uzas dekon da diversaj spicherboj por la trinkaĵo. Oni mencias centaŭrion, glicirizon, santallignon, gencianoradikon, laŭrofolion kaj juniperberon. Jam rapide ekestis lokaj variantoj de Beerenburg, kiuj ne rajtis uzi la nomon. Tial ekestis diversaj ortografiaj variaĵoj je la nomo Beerenburg kiel Berenburg kaj Berenburger.

Populareco kaj miksaĵo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la amsterdama origino de berenburg, la trinkaĵo antaŭ ĉio populariĝis en Frislando[1] kaj ankaŭ iomete en Groningen[1] kaj Drenthe. Frisa specialaĵo kun berenburg estas Dokkumer koffie (kafo el Dokkum). En la fiŝistovilaĝoj Spakenburg, Urk kaj Volendam la alkoholaĵo antaŭ ĉio estas konsumata de junaj plenkreskuloj.

References[redakti | redakti fonton]