Bella Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bella Nagy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1879 (1879-07-04)
en Jákó
Morto 30-an de januaro 1947 (1947-01-30) (67-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Mór Jókai
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Bella NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Bella estis hungara aktoro, la dua edzino de Mór Jókai kiel (hungarsisteme) Jókai Mórné. Ŝia origina familia nomo estis Grósz.

Bella Nagy en 1899
Bella Nagy

Bella Grósz [1] naskiĝis la 4-an de julio 1879 en Jákó, ŝi mortis la 30-an de januaro 1947 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bella Nagy devenis el juda familio. Ŝi frekventis lernejon pri komerco en Óbuda, poste privatan aktoran lernejon de Szidi Rákosi. Ŝi debutis en teatro en 1898, kiun sekvis laŭdaj kritikoj. En la sekva jaro ŝi ricevis jam titolrolon. Mór Jókai mem vidis tiun karieron, eĉ li helpis ŝin per monoj kaj roloj. En 1899 ili geedziĝis (Mór aĝis 75, Bella aĝis 20). La geedziĝo kaŭzis tutlandan skandalon, Bella forlasis la teatron kaj ili vojaĝis en Eŭropo. Jókai Mórné vidviniĝis en 1904, poste ŝi vivis el la heredaĵo. En komenco de la 2-a mondmilito ŝi translokiĝis al Londono. En 1942 la hungara ŝtato provis forpreni la hungaran ŝatanecon kaj heredaĵon de ŝi, sed tio ne sukcesis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Mór Jókai kaj Bella Nagy