Benedykt Polak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benedykt Polak
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1199 (1199-11-30)
en Grandpollando
Morto 30-an de novembro 1279 (1279-11-30) (80-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Memorigilo Benedykt Polak
Okupo
Okupo esploristo • tradukisto
vdr
La memortabulo pri Benedikto Polo en la Placo de Episkopo Nankier en Vroclavo inaŭgurita la 11an de decembro 2004 fare de aŭtoritatoj de Vroclavo kaj la anoj de la 1-a Ekspedicio laŭ spuroj de Benedikto Polo
La ĉefaj komercaj vojoj dum Mezepoko en Eŭrazio
Batalo inter Mongoloj kaj poloj ĉe pola urbo Legnica (1241)
Pollando dum la jaro 1241

Benedykt Polak (latine: Benedictus Polonus, esperante: Benedikto Polo, naskiĝis ĉirkaŭ 1200 - mortis ĉirkaŭ 1280) – la unua pola vojaĝisto, franciskano, aŭtoro de la raporto De Itinere Fratrum Minorum ad Tartaros pri la unua vizito de eŭropanoj en Mongola Imperio, realigita en la jaroj de la 16-a de aprilo 1245 ĝis la 18-a de novembro 1247.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias kiam kaj kie precize naskiĝis Benedykt Polak. Verŝajne ĉirkaŭ 1200. Same oni ne scias ĉu la nomo Benedykt estas lia vera antaŭnomo ĉu alproprigita ordena nomo. Li estis franciskano. Aniĝis al la ordeno ĉirkaŭ 1236 sed certe plimulton de sia vivo pasigis ekster la monaĥejo. Estis sperta vojaĝisto, bone orientiĝis pri geografio de Rusio kaj lerte parolis kelkajn lingvojn: latine, rutene kaj povas esti mongole.

Ekspedicio[redakti | redakti fonton]

La ekspedicio estis diplomatia vojaĝo de la papo Inocento la 4-a al la kortego de ĥano Gujuk, proksime al Karakorumo. La celo de la misio estis alianco kun mongoloj kontraŭ islamanoj, kiuj okupaciis la Sanktan Landon. Apenaŭ 4 jarojn pli frue tataroj invadis Eŭropon postalasante cindrojn en Pollando (vidu la apudan bildon pri la batalo inter Mongoloj kaj poloj ĉe pola urbo Legnica / en la jaro 1241), Hungario, Aŭstrio kaj Dalmatio. Ilian pluan marŝon ĉesigis morto de la granda Ugedai ĥano, ĉar pro tio Batu ĥano retirigis sian armeon por ĉeesti disdividon de la imperio.

La papa legato estis Johano de Plano Carpini, unu el la unuaj disĉiploj kaj kamaradoj de Sankta Francisko el Asizo. (...)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]