Benigno Bejarano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benigno Bejarano
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1900 (1900-11-22)
en Alburquerque
Morto 30-an de novembro 1943 (1943-11-30) (43-jaraĝa)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benigno BEJARANO Domínguez [beĥaRAno] (Alburquerque, 22-a de novembro de 1900 - somero de 1944) estis hispana verkisto kaj ĵurnalisto de subĝenroj satiro kaj scienco-fikcio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Alburquerque (Badajoz) el familio de gepatroj kaj geavoj de la menciita urbo. Li estis la plej juna el tri gefratoj. En 1922 li estis pardonita el militservo, sed la 1an de aŭgusto 1923 li estis rekrutita, suferis problemojn en la armeo, dizertis kaj estis arestita en aŭgusto de 1925. Poste li estis forpardono en julio de 1927.[1]

En 1929 li publikigis felietone en la gazeto Lecturas. Ankaŭ en aliaj publikaĵoj, kiel El Progreso, España Nueva, Solidaridad Obrera de Bilbao, Estudios. Revista ecléctica, ktp. Ekzilita en Francio fine de la Diktaturo de Primo de Rivera, li revenis al Hispanio post la proklamo de la Respubliko, plupublikigis, speciale en la etoso ligita al la C.N.T. al kiu li aliĝis, ene de la reformisma sektoro, kaj post la respublika malvenki, li denove ekziliĝis al Francio. La Gestapo arestis lin en 1942 kaj li pasos al diversaj naziaj koncentrejoj ĝis oni mortigis lin pergase en "fantoma" kamiono en la somero de 1944.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj estas disaj tra nombraj publikaĵoj, dum pri libroj estas diversaj versioj de la sama verko kun diferencaj titoloj, verkoj referencitaj kiel publikigitaj sed netrovitaj (probable nepublikitaj) kaj nur kelkaj reledonitaj moderne. Aliflanke estas serio de verkoj atribuitaj al Bejarano, sed publikigitaj sub la pseŭdonomo Lazarillo de Tormes.[3]

La kritikaj studoj, malabundaj kaj disaj, ekis nur fine de la 1970-aj jaroj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • El secreto de un loco (novela), Barcelona, Lecturas, 1929. Felietono. Unua versio de la venonta.
  • El secreto de un loco. Expedición al planeta Marte, 4a eldono, Barcelona, Maratón, 1938. Estas aliaj versioj kaj eldonoj postaj, el kiuj kelkaj kiel El fin de una expedición sideral (Viaje a Marte).
  • Fantasmas, Barcelona, Ágora, 1932.
  • Turistas en España, Barcelona, Simó, 1932.
  • Conspiradores, Barcelona, Juvenal, 1933.
  • Los últimos caballeros del Bienio, Sátira, Málaga, Nueva Generación, 1936.
  • Enviado especial, Barcelona, 1938.
  • El caso del doctor González, 3ª edición, 1936.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enrique García Fuentes, "Estudio" en Benigno Bejarano, El fin de una expedición sideral (Viaje a Marte), Editora Regional de Extremadura, Mérida, 2012. pp. 11-76, por tiuj kaj la cetero de informo.
  2. Pri la preciza dato de lia morto estas diversaj hipotezoj, el kiuj neniu konfirmita.
  3. Listigitaj en Enrique García Fuentes, op. cit. p. 75.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Uribe, Augusto. «II. El viaje a Marte de Benigno Bejarano (El secreto de un loco ó El fin de una expedición sideral)». Españoles que fueron a Marte. [1] Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita en la 16a de majo 2017.