Benjámin Rajeczky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjámin Rajeczky
Persona informo
Naskonomo Rajeczky Ferenc
Naskiĝo 11-an de novembro 1901 (1901-11-11)
en Eger
Morto 1-an de junio 1989 (1989-06-01) (87-jaraĝa)
en Pásztó
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikhistoriisto • etnomuzikologo • muzikinstruisto
vdr

Benjámin Rajeczky [rajecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajeczky Benjámin estis hungara cisterciana monaĥo, pastro, prioro, muzikhistoriisto, altlerneja instruisto, muzeologo. Lia origina persona nomo estis Ferenc.

Ferenc Rajeczky [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1901 en Eger, li mortis la 1-an de julio 1989 en Pásztó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Benjámin Rajeczky frekventis lernejon en sia naskiĝurbo. Li ŝatis muzikon jam ekde la infanaĝo. Li aliĝis al la monaĥoj en Zirc en 1917, li prenis la personan nomon Benjamin. En 1920 li studis teologion kaj muzikhistorion en Innsbruck. Li pastriĝis en 1924, Li doktoriĝis post 2 jaroj. Hejmenveninta li instruis en gimnazio en Budapeŝto, li partoprenis ankaŭ en muzika kaj skolta vivoj de la gimnazio. Inter 1932-1935 li ankaŭ aŭskultis altlernejajn prelegojn de Zoltán Kodály. Inter 1945-1950 li estis prioro de Pásztó, samtempe li instruis en muziklernejo en Budapeŝto kaj estis lektoro en Scienca Universitato Péter Pázmány. Inter 1950-1960 li estis muzeologo en la etnografia muzeo, poste li estis vicdirektoro en popolmuzika instituto. En 1970 li pensiuliĝis, sed li restis plu aktiva, en 1974 li ekinstruis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li ricevis muzikan premion en 1978, postmorte premio Kossuth (1990).

Liaj signifaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Harmonia sacra. A magyar Kórus énekeskönyve (1934)
  • Énekes ábécé (kunverkisto, la unua lernolibro laŭ spirito de Kodály, 1940)
  • Éneklő iskola (kunverkisto, 1940)
  • A szüzességről. Olymposi Szt. Methodios, Szt. Ambrus, Szt. Jeromos, Szt. Ágoston műveiből (1944)
  • Kis zenetörténet (1948)
  • Furulyaiskola (1952)
  • Csángó népzene 1-2. kötet (kunverkinto, 1956-1961)
  • 111 népi táncdal (kunverkinto, 1954)
  • Melodiarium Hungariae Medii Aevi I. Hymni et Sequentiae 1956
  • Studia Memoriae Belae Bartók Sacra (kunverkinto, 1956-1958)
  • Spätmittelalterliche Orgelkunst in Ungarn (1961)
  • Magyar Népzene Tára 5. kötet (kunverkinto, 1966)
  • Többszólamú zenénk emlékei a XV. sz. első felében (1972)
  • Gregorianik und Volksgesang (1973)
  • Rajeczky Benjámin írásai (elektitaj artikoloj, 1976)
  • XVI-XVII. sz. dallamaink a népi emlékezetben (kunverkinto, 1979)
  • Éneklő Egyház (1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]