Beorhtwulf (Mercia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beorhtwulf
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 900 (0900-01-01)
Morto 1-an de januaro 852 (0852-01-01) (-48-jaraĝa)
Etno Engloj vd
Familio
Patro Beornwulf (Mercia) vd
Edz(in)o Sædryð (?) vd
Infanoj Burgred • Beorhtric (?) • Beorhtfrið (?) vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Boerhtwulf (m. verŝajne en 852) estis reĝo de Mercia, Anglio ekde 839 aŭ 840.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Pri la deveno de Beorhtwulf nenio certas. Eble li apartenis al la sama familio kiel Beornwulf, kiu regis Mercia ĉ. 825.

Regado[redakti | redakti fonton]

Frue en la regado de Beorhtwulf, en 841, la vikingoj disrabis la regionon de Mercia ĉirkaŭ Lincoln. La sekvantan jaron ili atakis Londonon, la plej grava komerca centro de la regno.

Ŝajnas ke, antaŭ 850, Wessex kaptis Berkshire, kiu antaŭe apartenis al Mercia: tamen Aethelwulf, la nobelo de Mercia kiu regis Berkshire sub la reĝo, restis en sia posteno. Tio sugestas ke la transdono de Berkshire okazis pace.

En 851 armeo de vikingoj alteriĝis ĉe Thanet kaj pasis tie la vintron. Dua mararmeo disrabis Canterbury kaj Londonon kaj, laŭ la Anglosaksa Kroniko, disvenkis Beorhtwulf kaj liajn batalistojn.

Edziĝo kaj filoj[redakti | redakti fonton]

Beorhtwulf edziĝis al Saehtryth, kiu klare gravis ĉar ŝi atestis ĉiujn liajn ĉartojn de 840 al 849: eble ŝi mortis en 849 ĉar ne estas mencio de ŝi en postaj jaroj. Li verŝajne havis du filojn:

  • Beorhtric, kiu eble mortis antaŭ sia patro.
  • Beorhtfrith. Estis dirate ke li deziris edziĝi al Aelfflaed, filino de Ceolwulf (reĝo de Mercia de 821 al 823), vidvino de Wiglaf (reĝo de Mercia 827-829 kaj 830-839) kaj patrino de Wigstan. Wigstan ne konsentis al la edziĝo, pro tro da parenceco. Pro tio, Beorhtfrith murdis Wigstan, kiu estis poste venerata kiel sanktulo.