Berchtesgadenaj kondiĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tiel nomataj Berchtesgadenaj kondiĉoj - germane Berchtesgadener Bedingungen, ĉeĥe Berchtesgadenská schůzka - estis postuloj de hitlera Germanio rilate al Ĉeĥoslovakio, kiuj kreis preludon al la munkena interkonsento. Dum traktadoj kun Neville Chamberlain en Berchtesgaden la 15-an de septembro 1938 Adolf Hitler postulis, ke Ĉeĥoslovakio rezignu al Germanio pri limregionaj distriktoj kun pli ol 50 % da germana loĝantaro, ke estu nuligita ĉeĥoslovaka-sovetunia alianca kontrakto kaj simile. La naziajn postulojn subtenis la registaroj de Francio kaj Britio en siaj notoj al la registaro de Ĉeĥoslovakio el la 19-a de septembro 1938.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ne miksu[redakti | redakti fonton]

Ne miksu kiun tiu termino la tiel nomatan "traktadon de Berchtesgaden" - germane Berchtesgadener Abkommen - de la 12-a de februaro 1938 inter hitlera Germanio kaj la Respubliko Aŭstrio, en kiu preme de Hitlero fiksiĝis fakso da privilegioj por la aŭstraj nazioj. Sekve de tiu traktato interalie la 16-an de februaro la aŭstra nazio Arthur Seyß-Inquart iĝis aŭstria ministro pri internaj aferoj kaj defendo, kaj prepariĝis la transpreno de la politika potenco fare de la aŭstriaj nazioj, kio gvidis al la "aliĝo de Aŭstrio al la Germana Regno" jam la 13-an de marto.