Bessie Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bessie Smith
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1894 (1894-04-15)
en Chattanooga
Morto 26-an de septembro 1937 (1937-09-26) (43-jaraĝa)
en Clarksdale
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Mount Lawn Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo surstrata artisto • muzikistokantistodancisto • mimo
vdr
St. Louis Blues, 1929

Bessie SMITH (15-an de aprilo 1898, en Chattanooga, Tennessee, Usono – mortis la 26-an de septembro 1937 en Clarksdale, Mississippi) estis usona kantistino, tre elstara kaj grav-rola bluskantistino. Ŝi akiris la titolon "Reĝino de la bluso" jam en la 1920-aj jaroj.

Ŝi pretigis 25 diskojn dum 10 jaroj, kun ekz. Louis Armstrong, Fletcher Henderson, Coleman Hawkins, Benny Goodman kaj Jack Teagarden.

En 1989 ŝi ricevis Grammy Award por Vivatingo. Ĝi estas inkluzivita en la Haloj de Famo de Ĵazo, Rokenrolo kaj Bluso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis kiel filino en malriĉa afroamerika familio. Ŝi komencis kanti jam junaĝe, en 1912 iĝis membro de la blusgrupo (vetura minstrel-ansemblo) de Ma Rainey. Ŝi kantis en la sudaj ŝtatoj kaj maturiĝis sia kantado en muzikaj trinkejoj kaj etaj teatroj de Atlanta, Savannah, Birmingham kaj Memphis. Ŝin malkovris fine la arta direktoro de la Columbia Records, la pianisto kaj muzikkomponisto Clarence Williams. La unua muzika disko de Bessie Smith estis pretigita ĉe li en februaro de 1923.

Ŝi prikantis la klasikajn temojn kiel riĉecon, subpremon de la nigruloj, unuflankan amon, stoikismon al la kruela kaj neŭtrala ekstera mondo. Ŝi havis belan, altan, sveltan staturon, rektan halton, belajn vangomienojn.

Ŝi havis fortan, espriman, koloran altan voĉon, ŝi kantis disciplinite, en malrapida tempo. Ŝi estis kuraĝa, memfida kantistino, kiu ofte kantis sen mikrofono, niatempe oni referencas tion akustika stilon de musika prezentado per la temino nealsutita (angle: unplugged)

Smith fariĝis la plej pagita afro-amerikana kantisto en la muzikindustrio kaj povis subteni luksan vivstilon, sed preferis rilati inter la nigraj laboristoj en la antaŭurboj kaj trinki ĝinon en la tavernoj. Plej multaj tekstoj de ŝiaj kantoj venis de la vivo de ĉi tiuj kvartaloj.

Ŝia stilo baldaŭ eksmodiĝis kaj la diskovendoj kaj ŝia populareco malpliiĝis. Ŝi fuĝis al alkoholaĵoj kaj fine mortis en aŭtomobila akcidento pro la fortaj vundiĝoj (kvankam oni disvastigis, ke oni ne akceptis ŝin en iu hospitalo).